Nacia Parko Yoho


































Nacia Parko Yoho





Situo de Nacia Parko Yoho en Brita Kolumbio

Bazaj informoj

Situo:

Brita Kolumbio, Kanado

Plej proksima urbo:

Golden
Koordinatoj 50° 24' N, 116° 29' U Mapo

Areo:
1.313 km²

Fondita:

1886
Estrado

Respondeca instanco:

Parks Canada







v  d  r


Information icon.svg






Monda heredaĵo de UNESKO



Nacia Parko Yoho lokiĝas en la Kanada Rokmontaro laŭ la okcidenta deklivo de la Kontinenta Akvodislimo en sudorienta Brita Kolumbio. NP Yoho dividas parklimon ĉe sia suda flanko kun Nacia Parko Kootenay kaj ĉe sia orienta flanko kun Nacia Parko Banff. La vorto "yoho" venas de la kria lingvo kaj esprimas miron.


NP Yoho havas areon de 1.313 km², kaj ĝi estas la plej malgranda de la kvar sinsekvaj naciaj parkoj. NP Yoho, kune kun la Naciaj Parkoj Jasper, Kootenay kaj Banff, kaj tri provincaj parkoj de Brita Kolumbio — Provinca Parko Hamber, Provinca Parko de Monto Assiniboine, kaj Provinca Parko de Monto Robson — konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.


La administrejo kaj centro por vizitantoj de NP Yoho troviĝas en la urbeto Field (Brita Kolumbio), apud la Trans-Kanada Ŝoseo.




Enhavo






  • 1 Monda Naturheredaĵo


  • 2 Geologio


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Monda Naturheredaĵo |


48px

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.



Geologio |


La Rivero Kicking Horse, kanada naturheredaĵo, havas siajn fontojn en la glacikampoj Wapta kaj Waputik de la parko. Ĉi tiu rivero kreis Naturan Ponton en solida roko, kiun oni povas trovi 3 km okcidente de Field laŭ la vojo al Smeralda Lago.


La Kanada Rok-Montaro konsistas el sedimenta roko, kun multaj fosilioj. Aparte la skistejo Burgess, kiu troviĝas en Nacia Parko Yoho, havas unu el la plej riĉaj deponejoj de raraj fosilioj de la mondo; la skistejon Burgess trovis en la jaro 1909 Charles Doolittle Walcott.




Vidu ankaŭ |



  • Akvofaloj Takakkaw

  • Arbaroj de norda-centra Rokmontaro

  • Ĝemelaj Akvofaloj

  • Listo de naciaj parkoj de Kanado

  • Listo de Naturheredaĵoj de Unesko en la Amerikoj




  • Kategorio Nacia Parko Yoho en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Yoho National Park of Canada (Parks Canada)


  • angle Yoho National Park on Bivouac.com


  • angle A Travel Guide for Yoho National Park and Village of Field, BC


  • france Parc national du Canada Yoho (Parcs Canada)






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár