Téryho chata
Téryho chata (ofte nomiĝas Terynka) estas la plej alta tutjare funkcianta montara kabano en Tatroj. Troviĝas apud lagaro Päť spišských plies en Malá Studená dolina, super ŝtona muro.
Enhavo
1 Historio
2 Atingebledo de la kabano
3 Ĉirkaŭaĵo
4 Ligiloj
5 Galerio
6 Exteraj ligiloj
Historio |
Téryho chata estis konstruita en la jaro 1899 laŭ projekto arĥitektoro Gedeon Majunke de Spišská Sobota. La kabano ricevis sian nomon de kuracisto Edmund Viliam Téry (1856 – 1917), kiu disvolvigis turismon en Tatroj. Krome li unua atingis pintojn: Prostredný hrot (1876) kaj Pyšný štít (1877). Ĝis 1933 jaro Téryho chata estis plej alte konstruita kabano en Altaj Tatroj. Ekde jaro 1936 la kabano komencis funkcii tutjare. En la jaro 1944 la kabanon regis slovakaj altlernejaj studentoj, kiuj ĉi tie dum ribelo kaŝis polajn batalistoj kaj forkurantojn de rusaj militaj malliberejoj.
Chata kelkvoje estis rekonstruita, lasta foje en 1979-82.
Atingebledo de la kabano |
Chata atingebla de kabanejo Zamkovského chata (, 2h). Al kabanejo Zamkovského chata de Hrebienok aŭ lago Skalnaté pleso (). Sed nur de Hrebienok eblas atingi la kabano tutjare. De Téryho chata iras vojo (, ) tra Pfinnova kopa ĝis Dolinka pod Sedielkom kaj de tie vojo tra selo Priečne sedlo () ĝis valo Veľká Studená dolina aŭ al sedlo Sedielko () ĝis valo Javorová dolina.
Ĉirkaŭaĵo |
De la kabano estas belega rigardo al la valo Päť spišských plies, kaj al pintoj: Ľadový štít, Prostredný hrot, Širokú vežu, Snehový štít, Baranie rohy, Spišský štít, Pyšný štít, Lomnický štít.
Ligiloj |
Galerio |
Malá Studená dolina, kaj supre Téryho chata, maldekstre Chmúrna veža
Téryho chata super de valo Malá Studená dolina
Téryho chata inter lagoj Prostredné Spišské pleso kaj Nižné Spišské pleso
Téryho chata, malantaŭe Žltá stena, Prostredný hrot kaj Žltá veža (dekstre)
Štefan Zamkovský sidas apude Téryho chate
Exteraj ligiloj |
- Situo sur turista mapo