Szarvas
















































































Szarvas
urbo

Szarvas ótemplom.JPG


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hungario

Regiono

Suda Ebenaĵo

Departemento

Békés

Distrikto

Szarvas

Adreso
Szabadság u. 25-27

5540 Szarvas



Poŝtkodo
5540

Telefona antaŭkodo
(+36) 66

Kodo laŭ KSH
23870

Retpaĝaro

www.szarvas.hu [+]
Politiko

Urbestro (ekde 2012)
Mihály Babák (FIDESZ[1])
Demografio

Loĝantaro

16 275  (1-a de januaro 2015)[2]

Loĝdenso

107,77 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

46° 52′ N, 20° 33′ O46.86666666666720.55Koordinatoj: 46° 52′ N, 20° 33′ O

Areo
161,75 km² (16 175 ha)

Horzono

Mezeŭropa tempo [+]





Szarvas (Hungario)

DEC
Szarvas

Situo de Szarvas







Szarvas (Békés)

DEC
Szarvas

Situo de Szarvas


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Szarvas [+]







v  d  r


Information icon.svg



Szarvas ([sarvaŝ], slovake Sarvaš) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szarvas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: cervo (vidu la blazonon!).




Kastelo en Szarvas




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Famuloj


  • 5 Famaj nomportantoj


  • 6 Ĝemelurboj


  • 7 Referencoj


  • 8 Ekstera ligilo





Geografio |


Szarvas situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kecskemét, laŭ fervojo Mezőtúr-Orosháza. Mezőtúr 20, Orosháza 40, Békéscsaba 48, Kecskemét 74, Szeged 87, Budapeŝto 154 km.



Historio |


Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896. La komunumo urbiĝis en 1966.



Vidindaĵoj |


Apud la riverbordo troviĝas unu el la plej gravaj hungaraj arboretoj, ene estas kastelo de Bolza. Proksime estas ventomuelejo, kiu estis onidire geografia centro de Hungara reĝlando. La menciindaĵoj apartenas al Nacia parko Körös-Mures. Aparte menciindaj estas klasikisma kastelo de Mitrovszky (mitrovski) kaj gastejo de Bárány, en kiu nun estas kuracejo. Sakralaj vidindaĵoj estas:




Vido en arboreto de Szarvas



  • Preĝejo de Sankta Klara (Szarvas)

  • Luterana malnova preĝejo (Szarvas)


  • Luterana nova preĝejo (Szarvas).




Aerfoto pri Szarvas



Famuloj |



  • en Szarvas naskiĝis:


    • advokato Ferenc Tessedik


    • aktoro Gabriella Hámori


    • apotekisto Béla Réthy


    • ĉefepiskopo László Dankó

    • László Kékesi (grafikisto)


    • historiisto Géza Ballagi

    • Mihály Székely (inĝeniero)

    • Lajos Hanzó (inĝeniero)


    • instruistoj Gyula Benka kaj Ernő Levius


    • jezuito László Menyhárt


    • komponisto Kálmán Chován


    • kuracisto Pál Réthy


    • lingvisto János Melich


    • pianisto Árpád Szendy


    • politikistoj Endre Bajcsy-Zsilinszky kaj Dániel Boczkó


    • skulptisto Ferenc Lebó



  • en Szarvas mortis:

    • Dániel Boczkó (episkopo)

    • Lajos Hanzó (historiisto)

    • Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820)

    • luterana episkopo Márton Hamaliar


    • poeto Péter Vajda


    • operkantisto György Melis





Famaj nomportantoj |




  • József Szarvas, aktoro


  • Soma Szarvasi, aktoro



Ĝemelurboj |




  • Rusio Serdobsk, Rusio (1970)


  • Slovakio Poprad, Slovakio (1980)


  • Rumanio Vlăhița, Rumanio (1994)


  • Rumanio Baraolt, Rumanio (1997)


  • Slovakio Malacky, Slovakio (2000)


  • Ĉina Popola Respubliko Vuŝio, Ĉinio (2009)


  • Rumanio Șimleu Silvaniei, Rumanio


  • Finnlando Keuruu, Suomio



Referencoj |





  1. Szarvas települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-11-23.


  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)




Ekstera ligilo |


  • distancoj



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár