18-a de marto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































marto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

aranĝo de 2019
tagoj

La 18-a de marto estas la 77-a tago de la jaro (la 78-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 288 tagoj restas.


Je la 18-a de marto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 37: Kaligulo iĝis romia imperiestro


  • 417: Greko juddevena Zosimo iĝis papo


  • 731: Gregorio la 3-a iĝis papo


  • 1229: Frederiko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Jerusalemo


  • 1241: Unua invado de mongoloj al Pollando: malvenko de pola armeo en la batalo de Chmielnik


  • 1314: Parizo: Jacques de Molay kaj aliaj gvidantoj de templanoj estis ŝtiparumitaj - antaŭ morto la akuzito pri herezo ĵetis malbenon al la reĝo kaj papo


  • 1438: Albreĥto la 2-a iĝis reĝo de la Sankta Romia Imperio


  • 1522: Eŭska navigisto Juan Sebastián Elcano malkovris Amsterdam-Insulon en la Hinda Oceano


  • 1584: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ iĝis caro de Rusio


  • 1596: Pro incendio sur Vavelo la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa ekdecidis pri translokigo de la ĉefurbo de Krakovo al Varsovio


  • 1676: Franca-Nederlanda milito: franca armeo komencis sieĝon de fortreso Ipro


  • 1793: En okupata de franca revolucia armeo Majenco oni proklamis la unuan sur teritorio de hodiaŭa Germanio respublikon


  • 1830: Caro de Rusio kaj reĝo de Pollando Nikolao la 1-a alinomis honore al sia frato Aleksandro la 1-a Reĝan Universitaton Varsovian al Reĝa-Aleksandra Universitato


  • 1834: Sindikatismo: martiroj de Tolpuddle estis kondamnitaj al ekziligo pere de prizontransportado


  • 1839: La unua opio-milito inter Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj dinastio Qing eksplodis


  • 1848: Ribelo de Milananoj kontraŭ Aŭstrio komenciĝis


  • 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venka por poloj batalo de Grochowiska (proksime al Pińczów); perdo de ambaŭ flankoj estis granda - po 300 viktimoj


  • 1868: Dmitrij Mendelejev prezentis la periodan tabelon


  • 1865: Diktatoro de Paragvajo Francisco Solano López deklaris militon al Argentino


  • 1871: En Parizo, la popolo ribelis kontraŭ la repreno de la kanonoj el Montmartre - oni poste proklamis Parizan Komunumon, kies ĉefkomandanto estis nomumita pola generalo Jarosław Dąbrowski


  • 1874: Aŭtra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŭstrio


  • 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Gudruno


  • 1900: Nederlanda futbala klubo AFC Ajax fondiĝis


  • 1913: En Tesaloniko anarkiisto pafmortigis reĝon de Grekio Georgo la 1-a


  • 1915: Unua mondmilito: venko de turkoj super brita-franca ŝiparo en mara batalo de markolo Dardaneloj


  • 1918: Pola kopirajta kolektivo ZAiKS fondiĝis - la unua en la mondo (inter la kunfondintoj estis esperantisto Julian Tuwim)


  • 1921: Matrosribelo de Kronstadt sufokigita de bolŝevikoj


  • 1921: En Rigo oni subskribis packontrakton inter Dua Pola Respubliko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, kiu finis polan-bolŝevikan militon


  • 1922: Mohandas Karamchand Gandhi estas arestita pro civila malobeo kaj kondamnita al plurjara enkarcerigo.


  • 1925: Super usonaj subŝtatoj Misurio, Ilinojso kaj Indianio trapasis tornado mortigante 695 personojn


  • 1936: Yrjö Väisälä malkovris la sunsisteman asteroidon 1421 Esperanto


  • 1939: Post anekso de Karpata Ukrainio fare de hungara armeo rekreiĝis pola-hungara landlimo - ĝi daŭris duonjaron


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Ekzistanta en Silezio konspira Pola Organizaĵo de Ribelantoj komencis eldoni subteran revuon "Świt" (Aŭroro); Varsovio: Sekreta Militista Eldona Fako kreiĝis ĉe la Asocio de Armita Batalado - la plej granda en okupata Eŭropo konspira poligrafia konzerno; apud Grodno soveta NKVD arestis Gustaw Herling-Grudziński


    • Bukareŝto: aperis broŝuro La mondo en defendo de Pollando kun eldiroj de ĉefreprezentantoj de la demokratia mondo; en Parizo aperis la dua en Okcidenta Eŭropo libro pri septembra defendo de Varsovio: Journal d'un defenseur de Varsovie


    • 1941: En Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno al 12 poloj; germana polico en kelkaj pli grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio faris surstratan homkaptadon kontraŭ "eksterleĝaj komercistoj"


    • Londono: dum kunsido de la konsilio de ministroj la ĉefministro Władysław Sikorski rekomendas politikan kontrolon pri elpaŝoj de profesoro Oskar Halecki; "Dziennik Żołnierza": en datrevena artikolo okaze de Riga pactraktato oni rememorigas, ke Sovetunio okupas preskaŭ duonon de la pola teritorio, kie 5,3 milionoj de polaj civitanoj estas same kruele traktataj kiel flanke de germanoj


    • 1942: Ĝendarmoj kaj taĉmento de Wehrmacht murdis en distrikto Lubartowski 15 personojn, kaj en 2 aliaj lokoj 33 polojn, krome polico pafekzekutis en Lublin 140 personojn, en Karolinj (distrikto Zwoleński) 38, en Płońsk 6 polojn kaj en Bełchatów 10 judojn; revenĝe, pro mortigo de germana ĝendarmo, polico ekzekutis po 16 poloj kaj judoj, loĝantoj de Kazanów kaj de ĉirkaŭaĵoj (proksime al Zwoleń); regopovoj de ĜG konstatis ke la pola rezista movado konas adresojn de ĉiuj germanaj familioj; germanoj komencis en ĜG korpan traboradon de brutaro por malebligi falsigon de registroj

    • Evakuo de Pola Armeo en Sovetunio ĝis Irano komenciĝis - unue tiuj, por kiuj "mankis nutraĵo"; Stalin parolante kun generalo Władysław Anders deklaris, ke sovetaj regopovoj ne konas sorton de internigitaj en Sovetunio kaj perdiĝintaj polaj oficiroj; okupaciaj regopovoj deportis ĝis tiu ĉi tago de Galicio ĝis Nazia Germanio 100 mil personojn por trudlaboro; venko de Wehrmacht en batalo de Ĥarkovo


    • 1943: Germana polico masakris ĉirkaŭ 200 loĝantojn de pola vilaĝo Różaniec (proksime al Tarnogród), bruligis 187 bienojn kaj deportis mil loĝantojn al koncentrejo en Zwierzyniec; en distrikto Lipski polico murdis 18 personojn bruligante kelkajn domojn kaj en Krakovo pafmortigis na malpli ol 10 personojn de apuda trudlaborejo; Volinia masakro: armitaj grupoj de ukrainoj kaj germana polico murdis kelkcent polojn el 11 vilaĝoj; "Biuletyn Informacyjny": Gvidantaro de Civila Batalo anoncis ke ĉantaĝa denunco de judoj ekster getoj estos punata per morto fare de bataltaĉmentoj de Pola Subtera Ŝtato - kaj same "ellogo de presto inter familioj de politikaj malliberuloj pro ŝajnaj klopodoj de la liberigo de arestitoj"


    • Joseph Goebbels rekomendis al gazetaro de ĜG eviti ofendajn vortojn adresitajn al poloj; Gvidantaro de Civila Batalo, estrata de Stefan Korboński, anoncis ke ĉantaĝo estos mortpunata


    • 1944: Germanaj ĝendarmoj murdis en distrikto Wysokomazowiecki pli ol 90 personojn kaj polico pafmortigis en Chełm 20 personojn; germanaj civiluloj forlasis 3 lokojn en Lviva provinco; nokte de la 17-a/18-a de marto en vilaĝo Tarnoszyn (Distrikto Tomaszowski) taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo murdis kelkdekon de poloj (ĝis 1946 ukrainoj murdis ĉirkaŭ 150 personojn)

    • En Manchester komenciĝis dutaga ciklo de lekcioj pri Pollando, organizita por anglaj instruistoj kaj studentoj


    • 1945: La 1-a Armeo de Pola Soldataro post 10-taga batalo konkeris Kołobrzeg; Ruĝa Armeo konkeris Niemodlin kaj Prudnik; soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis aron de germanaj internigejoj en Łambinowice (distrikto Nyski), kie mortis pli ol 100 mil militkaptitoj

    • En Romo Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ricevis de usona organizaĵo 6 tendojn kun kampaj kuirejoj; 1250 usonaj bomb-aviadiloj atakis Berlinon




  • 1948: En Moskvo oni subskribis sovetan-bulgaran traktaton pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo


  • 1961: La 6-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Cannes


  • 1962: La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo


  • 1970: En Kamboĝo okazis puĉo, apogita de CIA, kontraŭ Norodom Sianuk estanta eksterlande


  • 1974: Plimulto de landoj asociitaj en Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj nuligis 5-monatan petrolan embargon kontraŭ Usono, Eŭropo kaj Japanio


  • 1980: Sovetunio: sur kosmodromo Pleseck (Arĥangelska provinco) eksplodis raketo mortigante 50 personojn


  • 1988: Plena suna eklipso en Indonezio kaj okcidenta Pacifiko


  • 1990: La unua demokratia parlamenta baloto okazis en Germana Demokratia Respubliko


  • 1996: En incendio de nokta klubejo en Kezonurbo sur Filipinoj 162 personoj pereis kaj 95 vundiĝis


  • 2003: Romano La kodo de Da Vinci verkita de Dan Brown aperis


  • 2003: En Kubo oni arestis 75 disidentojn


  • 2011: NASA-sondilo MESSENGER enorbitigis Merkuron


  • 2011: Usona kosmosondilo New Horizons preterpasis la orbiton de Urano


  • 2012: Joachim Gauck iĝis prezidento de Germanio, elektita de Federacia Kunveno


  • 2014: Anekso de Krimeo: en Moskvo oni subskribis pakton inter Rusio kaj Respubliko Krimeo kune kun la apartigita urbo Sebastopolo pri ilia enigo al Rusio kiel novaj federaciaj subjektoj


  • 2015: Atako al Bardo Muzeo en Tunizo: 24 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en terorisma atako de Islama Ŝtato



Naskiĝoj |




  • 1496: Mary Tudor, reĝino de Francio el dinastio Tudoroj (m. 1533)


  • 1565: Arnoldus Buchelius, nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogo, erudiciulo kaj numismatikisto (m. 1641)


  • 1578: Adam Elsheimer, germana artisto kaj pentristo laboranta en Romo (m. 1610)


  • 1590: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto. (m. 1649)


  • 1609: Frederiko la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio, fondinto de absolutismo (m. 1670)


  • 1640: Philippe de la Hire, franca astronomo kaj matematikisto okupiĝanta pri konikoj kaj konkoidoj (m. 1719)


  • 1709: Johano Gesnero, svisa kuracisto kaj botanikisto, kreinto de botanika ĝardeno (m. 1790)


  • 1733: Friedrich Nicolai, germana verkisto kaj eldonisto, framasono (m. 1811)


  • 1813: Friedrich Hebbel, germana verkisto, konata de esperantigita tragedio Gyges kaj lia ringo, fare de Paul Bennemann (m. 1863)


  • 1837: Grover Cleveland, prezidento de Usono, trifoja gajninto de prezidentaj balotoj (m. 1908)


  • 1842: Stéphane Mallarmé, franca poeto, kunkreinto de simbolisto, esperantigata de Lajos Tárkony (m. 1898)


  • 1854: Marie Larroche, franca administrantino de "Espero Katolika" kaj aktivulino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 1940)


  • 1858: Rudolf Diesel, germana inĝeniero, inventinto de eksplodmotoro (m. 1913)


  • 1858: Enryō Inoue, japana filozofo, pedagogo, naciisto kaj budhisto (m. 1919)


  • 1861: Sándor Hamvai, hungara verkisto, membro de societo Szigligeti (m. 1925)


  • 1866: Artúr Balogh, hungara juristo kaj verkisto, disĉiplo kaj daŭriganto de vidmaniero de Győző Concha (m. 1951)


  • 1869: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britio, aŭtoro de la politiko de cedoj (m. 1940)


  • 1874: Nikolaj Berdjajev, rusa kristana ortodoksista filozofo pri religio, ekziligita, esperantigata (m. 1948)


  • 1877: Edgar Cayce, usona mistikulo, klarvidanto, spirita sanigisto, konata kiel "dormanta profeto" (m. 1945)


  • 1887: Róbert Berény, hungara pentristo, grafikisto kaj afiŝisto (m. 1953)


  • 1893: Wilfred Owen, angla poeto pri la unua mondmilito (m. 1918)


  • 1902: Sándor Kibédi Varga, hungara profesoro, filozofo kaj psikologo (m. 1986)


  • 1903: Erich Ohser, germana karikaturisto kaj desegnisto (m. 1944)


  • 1911: Gabriel Celaya, hispana poeto, kies poezion famigis per kantoj Paco Ibáñez (m. 1991)


  • 1913: Ferenc Haáz, hungara etnografo, filo de Ferenc Rezső Haáz (m. 1944)


  • 1929: Christa Wolf, germana komunista verkistino el GDR (m. 2011)


  • 1932: John Updike, usona verkisto, laŭreato de la premio Pulitzer (m. 2009)


  • 1936: Frederik Willem de Klerk, subafrika blankulo kaj afrikanero, gvidanto de Nacia Partio de Sud-Afriko, Nobelpremiita prezidento


  • 1937: Rudi Altig, germana biciklisto kaj kvarfoja mondĉampiono (m. 2016)


  • 1940: Arlette Laguiller, franca trockisma politikistino, proparolantino de Laborista Lukto


  • 1941: Wolfgang Bauer, aŭstra poeto kaj dramaturgo, kies spektakloj estis tradukataj al multaj lingvoj


  • 1950: Brad Dourif, usona aktoro kaj muzikisto rolinta en la filmo Iu flugis super la kukola nesto kaj La Mastro de l' Ringoj


  • 1950: Daniel Grinberg, pola historiisto juddevena, direktoro de Juda Historia Instituto, spertulo pri anarkiismo kaj la pola atletiko


  • 1951: Bill Frisell, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto


  • 1955: István Bessenyei, hungara aktoro de la Norda Teatro Trupo Harag György de Satmaro


  • 1957: Christer Fuglesang, sveda fizikisto kaj kosmonaŭto


  • 1958: Vladimir Kató, rumania hungara grafikisto, ĵurnalisto


  • 1959: Luc Besson, franca reĝisoro, scenaristo, verkisto kaj produktoro


  • 1960: Kathrin Schirmer, germana kantistino kaj radimoderigistino


  • 1963: Vanessa L. Williams, usona aktorino kaj popkantistino kaj kantaŭtorino


  • 1968: Hu Jun, ĉina aktoro manĉurdevena


  • 1979: Adam Levine, usona kantaŭtoro kaj ĉefkantisto de la muzika grupo Maroon 5


  • 1980: Enikő Éder, rumania hungara aktorino


  • 1981: Fabian Cancellara, svisa strato-biciklisto


  • 1983: Vital Voranau, belorusa opoziciisto, verkisto, eldonisto, tradukisto kaj universitata lekciisto



Mortoj |




  • 235: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio, adepto de sinkretismo (n. 208)


  • 978: Eduardo la martiro, reĝo de Anglio, sanktulo, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 962)


  • 1227: Honorio la 3-a, papo aprobinta ordenojn de dominikanoj, franciskanoj kaj karmelanoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1150)


  • 1314: Jacques de Molay, la lasta grandmajstro de la templanoj, ekzekutita (naskiĝis ĉirkaŭ 1243)


  • 1321: Mateo Csák, hungara potenculo reganta teritorion de la hodiaŭa Slovakio


  • 1584: Ivano la Terura, imperiestro de Rusio, la unua caro, enkondukinto de opriĉnina - polico, kiu masakris ĉirkaŭ 100 mil homojn (n. 1530)


  • 1591: Giovanni Antonio Serbelloni, itala kardinalo, nevo de la papo Pio la 4-a (n. 1519)


  • 1713: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (n. 1688)


  • 1745: Robert Walpole, unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (n. 1676)


  • 1768: Laurence Sterne, angla verkisto, aŭtoro de du gravaj romanoj (n. 1713)


  • 1797: Friedrich Wilhelm Gotter, germana verkisto, tradukisto, juristo, aktoro (n. 1746)


  • 1799: Adam Friedrich Oeser, hungaria pentristo kaj ilustristo (n. 1717)


  • 1823: Gabriel Christoph Benjamin Busch, germana teologo, filo de Johann Benjamin Busch (n. 1759)


  • 1845: Johnny Appleseed, usona misiisto, pioniro de stikado de pomarboj (n. 1774)


  • 1858: Franz Theodor Kugler, germana arthistoriisto kaj verkisto, kultura administranto de Prusio (n. 1808)


  • 1871: Augustus De Morgan, angla matematikisto kaj logikisto enkondukinta terminon matematika indukto (n. 1806)


  • 1899: Izabella Działyńska, pola pentristino-amatorino, kolektistino de artaĵoj, filino de Adam Jerzy Czartoryski (m. 1830)


  • 1907: Marcellin Berthelot, franca kemiisto kaj politikisto, laŭreato de Medalo Copley (n. 1827)


  • 1913: Georgo la 1-a, reĝo de Grekio el Oldenburga dinastio (n. 1845)


  • 1916: Karl Gölsdorf, aŭstra inĝeniero, projektisto de motoroj kaj lokomotivoj (n. 1861)


  • 1917: Károly Ferenczy, hungara pentristo apartenanta al Artkolonio de Nagybánya (n. 1862)


  • 1920: Hermann Oldenberg, germana hindologo esploranta budhismon kaj hinduismon (n. 1854)


  • 1928: Paul van Ostaijen, flandra poeto kaj verkisto, esperantigata de kelkaj tradukistoj (n. 1896)


  • 1933: Joŝino Sakuzo, japana verkisto, historiisto kaj profesoro (n. 1878)


  • 1936: Eleftherios Venizelos, greka politikisto, juristo kaj okfoja ĉefministro (n. 1864)


  • 1945: Mihály Miksa Kertész, hungara advokato, verkisto (n. 1888)


  • 1964: Norbert Wiener, usona matematikisto juddevena, kreinto de kibernetiko (n. 1894)


  • 1967: Julio Baghy, hungara aktoro, poeto kaj Esperanta verkisto, konata de Migranta Plumo, Printempo en la AŭtunoViktimoj kaj Sur Sanga Tero (n. 1891)


  • 1975: Béla Bíró, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1893)


  • 1980: Erich Fromm, germana filozofo kaj verkisto juddevena, sociologo, psikologo, psikoanalizisto, konata de la Fuĝo for de libereco (n. 1900)


  • 1980: Tamara de Lempicka, pola pentristino juddevena, verkanta en la stilo Art Deco (n. 1895)


  • 1982: Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, sovetia marŝalo, heroo de la Granda patriota milito (n. 1900)


  • 1983: Umberto la 2-a, reĝo de Italio el Savoja dinastio (n. 1904)


  • 1991: Vilma Bánky, hungara aktorino de muta filmo, fratino de Viktor Bánky (n. 1898)


  • 1994: Günter Mittag, germana politikisto de GDR (n. 1926)


  • 1996: Odysseas Elytis, greka Nobelpremiita poeto, influita de surrealismo (n. 1911)


  • 2001: Vaso Abajev, lingvisto de la iranaj lingvoj, speciale la oseta lingvo (n. 1899)


  • 2001: Enikő Barta, hungara aktorino, membrino de la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro (n. 1960)


  • 2008: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (n. 1954)


  • 2008: László Vofkori, hungara geografo, frato de György Vofkori (n. 1944)


  • 2009: Natasha Richardson, brita-usona aktorino, premiita kiel la plej bona aktorino en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary (n. 1963)


  • 2011: Warren Christopher, usona diplomato, posedanto de la Prezidenta medalo de libereco (n. 1925)


  • 2016: Guido Westerwelle, germana politikisto, aktivulo de libera Demokratia Partio (n. 1961)


  • 2017: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, primaso de Ĉeĥio kaj Moravio, membro de Fokolar-Movado, alta protektanto de IKUE-Kongresoj, esperantisto (n. 1932)


  • 2017: Chuck Berry, usona komponisto de kantoj, voĉisto, gitaristo, unu el pioniroj de rokenrolo (n. 1926)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro:

    • Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio


    • Eduardo la martiro, reĝo de Anglio, sanktulo de tri eklezioj




  • Arubo: Festo de Himno kaj Flago de Arubo


  • Niĝerio: Tago de Patrino



Tagoj de semajno |


La 18-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




  • 18-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 18-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 18-a de marto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár