153 Hilda
153 Hilda | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 153 Hilda |
Aliaj nomoj | 1935 GD |
Historio | |
Malkovrinto | Johann Palisa |
Dato de malkovro Loko de malkovro | 2-a de novembro 1875 Pula (Kroatio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido | 594,830 Gm (3,976 AU) 511,010 Gm (3,416 AU) 678,650 Gm (4,536 AU) |
Discentreco | 0,141 |
Meza anomaliangulo | 270,708° |
Klinangulo | 7,835° |
Periodo | 2 895,953 tagoj (7,929 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 14,86 km/s |
Longitudo de suprenira nodo | 228,863° |
Argum. de periapsido | 42,309° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 170,6 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | 5,20 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0477 m/s² 0,0902 km/s |
Rotacia periodo | 0,2483 tago (5,9587 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 141 K |
Geometria albedo | 0,062 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | P |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 7,48 |
153 Hilda estas granda sed malhela asteroido de la ekstera asteroida zono. Malkovris ĝin, la 2-an de novembro 1875, la aŭstria astronomo Johann Palisa, elde la Observatorio de Pula (tiam, en Aŭstrio-Hungario, nun en Kroatio). Ĝi ricevis la ĝermanan inan antaŭnomon "Hilda".
Orbito |
153 Hilda estas ĉefa ano de la Hilda grupo. Tiu grupo ne estas kolizia asteroida familio ĉar ties anoj ne estas fizike ligataj ; ili estas en orbita resonanco 2:3 kun Jupitero : Jupitero trakuras dufoje sian orbiton dum la tempo kiam ano de la Hilda grupo trakuras trifoje sian orbiton[1].
Noto kaj referencoj |
↑ Asteroid families in the first-order resonances with Jupiter (Asteroidaj familioj en unuaj ordaj resonancoj kun Jupitero) (angle)
Eksteraj ligiloj |
angle 153 Hilda : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
angle Slipo de (153) Hilda (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
152 Atala | 153 Hilda | 154 Bertha |