Arguenon

Multi tool use
Arguenon | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Longeco |
53 km km |
Akvokolekta areo |
590 km² km² |
Averaĝa trafluo |
4.83 m³/s m³/s |
Fluo | |
Fonto |
Le Gouray |
Enfluejo |
Manika Markolo apud Saint-Jacut-de-la-Mer |
Geografio | |
Landoj |
![]() |
Trairataj urboj |
Jugon-les-Lacs, Plancoët, Créhen |
Dekstraj alfluantoj |
Rosette,... |
Maldekstraj alfluantoj |
Guébriand,... |
Arguenon estas franca borda rivero de departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, kiu enfluas en la Manikan Markolon.
Enhavo
1 Geografio
2 Trairataj urboj
3 Flankriveroj
4 Kruciĝoj kun aliaj vojoj
5 Notoj kaj referencoj
6 Vidu ankaŭ
Geografio |

Rivero Arguenon en Plancoët.
La longo de tiu rivero estas 53 km[1].
Ĝi naskiĝas sur la kantono de Collinée, sur la komunumo Le Gouray en departemento Côtes-d'Armor kaj enfluas en la maron proksime de Saint-Jacut-de-la-Mer, sur la komunumo Créhen, en la golfo de Arguenon.
Arguenon estas tre larĝa inter Dolo (Côtes-d'Armor) kaj Plorec-sur-Arguenon. Ĝi direktiĝas nordoriente de sia fonto ĝis Dolo (Côtes-d'Armor), norde inter Dolo (Côtes-d'Armor) kaj Plorec-sur-Arguenon, nordoriente denove inter Plorec-sur-Arguenon kaj Plancoët kaj norde-norde-oriente de Plancoët al sia buŝo.
Okaze de plej altaj tajdoj, eta tajda kurondo supreniras la riveron, ĝis la ponto de Guildo.
Trairataj urboj |
Arguenon trairas 1 departementon, 12 komunumojn[1] kaj 4 kantonojn :
- departemento Côtes-d'Armor
- komunumoj Le Gouray (fonto), Plénée-Jugon, Dolo (Côtes-d'Armor), Jugon-les-Lacs, Plorec-sur-Arguenon, Plédéliac, Pléven, Bourseul, Pluduno, Plancoët, Saint-Lormel, Créhen.
Laŭ kantonoj, Arguenon fontas sur la kantono de Collinée, trairas la kantonon de Jugon-les-Lacs kaj la kantonon de Plélan-le-Petit por enflui en la Manikan Markolon sur la kantono de Plancoët.
Flankriveroj |
La rivero Arguenon havas kvar flankriveretojn, unu riveron kaj 10 flankbrakojn sen nomo[1] el kiuj :
Rosette, rivero longa je 29,4 km, plidikigita de flankrivero Rieule longa je 13,8 km.
Bos Robert, rivereto longa je 5,6 km, sur la komunumoj Langourla kaj Plénée-Jugon.
Quiloury, rivereto longa je 14,7 km, sur la komunumoj Le Gouray, Penguily, Plénée-Jugon kaj Saint-Glen.
Rivereto de la lago de Guillier, longa je 6,2 km sur la komunumoj Jugon-les-Lacs, Plédéliac, Plestan kaj Tramain.
Montafilan, rivereto longa je 16,3 km, sur la komunumoj Corseul, Créhen, Plancoët, Plélan-le-Petit, Saint-Maudez kaj Saint-Michel-de-Plélan.
Laŭ la Nacia Instituto pri arbara kaj geografia informo kaj Géoportail, kaj ĉar la rivero Guébriand ne estas vere sendependa rivero :
Guébriand, longa je 19,8 km kaj trairanta la komunumon Landébia kaj enfluanta inter la komunumoj Saint-Lormel kaj Saint-Cast-le-Guildo en la enirejo de la golfo de Arguenon fronte al la komunumo Créhen.
Kruciĝoj kun aliaj vojoj |
Arguenon trairas la naciajn vojojn RN 176 kaj RN 12.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Slipo pri rivero Arguenon (J11-030-). Alirita la 5-an de oktobro 2008.
Vidu ankaŭ |
|
|
XuKoTH,wtTKef klxDPIWiy,PU,X1TkZfx,17jXw qOp