Kajo (fervojo)

Multi tool use

|
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: kajo
|

Kajo de la metroo de Londono
Kajo estas konstruita platformo paralela al fervoja trako per kiu pasaĝeroj pli oportune envagoniĝu kaj elvagoniĝu. Kajoj povas esti malaltaj aŭ altaj. Malalta kajo estas preskaŭ pavimo ĉe fervoja trako.
Alta kajo havas alton de kutime ĉirkaŭ 1 m. Ĝia supra faco estas preskaŭ je la sama alto kiel planko de la vagono. Pro tio pasaĝeroj povas pli rapide envagoniĝi kaj elvagoniĝi. Sed alta kajo estas pli multekosta en konstruado. Do, altaj kajoj kutime estas uzataj nur en ŝarĝitaj transportaj sistemoj, interalie metrooj kutime havas ilin.
Se vagonoj havas malaltan plankon oni povas ricevi la saman efikon per malpli altaj kajoj: Povas ekzemple esti nur 40 cm aŭ eĉ 24 cm.
En kelkaj kazoj (ekz. germana fervojo ĉe linioj kun vartransporto) povas ekzisti maksimuma alteco. Tie oni trovas precipe en grandaj stacioj kajojn altigitajn, sed ne en nivelo de vagono-planko. Ankaŭ pro varianta planko-nivelo de diversaj trajnoj tia kompromiso povas esti necesa.
Kie estas pluraj trakoj, kajoj ankaŭ estadas bordaj – flanke de la trakoj, kaj insulaj – inter trakoj.
Laŭ Francisko Azorín Kajo estas Terbenkego firmigita per muro, laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel elŝipigejo, aŭ ĉe stacidomo por elvagonigi varojn.[1] Li indikas etimologion el kimra kale (limo, bordo).[2]
Vidu ankaŭ |
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
↑ Azorín, samloke.
4QHVdYD5i,dqMZn 6 Lj lt1FYbD Fs65QCwVd0VWosQc,ag7Ad8KeSUC 8Uv1WFW4SkFal
Popular posts from this blog
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...