Syd Barrett
Roger Keith Barrett, alie nomata Syd Barrett (esperanto prononco: Sid Baret), naskiĝinta la 6-an de januaro 1946 en Kambriĝo kaj mortinta la 7-an de julio 2006 en la sama urbo, estas angla gitaristo, kantisto kaj verkisto ĉefe konata por sia partopreno al la rokgrupo Pink Floyd. Li kunfondis tiun grupon en 1965 kun Roger Waters, Richard Wright kaj Nick Mason, estante ĝia gvidanto kaj ĉefa verkisto. Dum la jaro 1967, post surbendigi la albumon The Piper at the Gates of Dawn, lia mensa sano malboniĝis. Tio ĉi estis ĉar lia uzo de drugoj. Li iĝis ĉiam pli neprognozebla kaj ofte forestis, do la grupo decidis anstataǔigi lin per lia amiko David Gilmour, unue nur por koncertoj. Sed rapide Syd Barrett iĝis tute ne resanigebla, do estis eksigita el la grupo en aprilo 1968.
Li surbendigis ankoraŭ du albumojn kiel sola artisto: "The Madcap Laughs" en januaro 1970 kaj "Barrett" en novembro 1970, post kio li ĉesigis ĉian muzikan aktivecon. En 1988, la kompilaĵa albumo "Opel" estis publikigata, sekvata en 1989 de la albumo "The Peel Session".
Li mortis en 2006 pro kancero de pankreato.
Vidu ankaŭ |
- Nick Laird-Clowes