Béla Náday
Béla Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Náday Béla István Pál estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis újhelyi, li origina familia nomo estis ĝis 1912 Nauratyill, kiu malofte aperis en formoj Navratyill, Nauratyil. Lia patro estis Ferenc Náday, lia patrino estis Katalin Vidmár, lia fratino estis Ilona Náday, lia edzino estis Ilona Tasnádi.
Béla Náday [1] naskiĝis la 29-an de majo 1877 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de oktobro 1937 en Budapeŝto.
Biografio |
Béla Náday aĝis 17, kiam li debutis en teatro. Li frekventis Teatran Akademion. Ekde 1898 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1928 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Li ricevis reĝan premion en 1917 pro apogoj de la batalantaj soldatoj. Li edziĝis en 1901, eksedziĝis en 1911, denove edziĝis en la sekva jaro. Li ricevis rolojn ankaŭ en mutaj filmoj kaj li verkis kelkajn scenarlibrojn.
Elektitaj roloj |
William Shakespeare: Komedio de eraroj - Ephesusi Dromio
Ede Szigligeti: A szökött katona - Gémesi
Kálmán Mikszáth: A vén gazember - Balassa
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto