La Botaglo, Aquila pennata aŭ antaŭe Hieraaetus pennatus, estas mezgranda taga rabobirdo, kiu, kiel aliaj agloj, apartenas al familio Akcipitredoj kiuj enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiaj cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Ties nomo devenas el la fakto, ke ĝi havas plumaron sur la kruroj, tute ne videblaj escepte la fingrojn.
Enhavo
1Disvastiĝo
2Aspekto
3Reproduktado
4Kutimoj
5Alio
6Vidu ankaŭ
7Referencoj
8Plia legado
9Eksteraj ligiloj
Disvastiĝo |
Tutmonda distribuado, flave reprodukta teritorio kaj blue vintra
La Botaglo, Aquila pennatus aŭ Hieraaetus pennatus, reproduktiĝas en suda Eŭropo -Iberia Duoninsulo (plej multnombra loĝantaro), iome en Francio, Balkanio kaj suda Rusio, entute el 3.000 ĝis 8.000 reproduktantaj paroj-, Nordafriko -Maroko- kaj tra Azio -Turkio, Centra Azio, Mongolio kaj norda Ĉinio-.
Temas pri migranta birdo kiu vintras en sub-sahara Afriko kaj suda Azio -Barato, Srilanko kaj Malaja Duoninsulo ĝis nordaj insuloj de Indonezio-. Aŭtune videblas multnombregaj aroj da migruloj en markoloj kaj en Turkio kaj en Ĝibraltaro (ĝis 4.000 birdoj). Ŝajne ne ĉiuj migras, eble nur la plej nordaj kaj aliaj restas en ties reproduktaj regionoj, ĉefe proksime de malseka teritorio. Ili migras suden are, foje kun aliaj rabobirdoj kiel buteoj, uzante markolojn kaj ne trapasante grandajn marajn regionojn. Tamen ili revenas norden pare aŭ eĉ sole. La Botaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj proksimaj kaj klimato mezdeserta.
Aspekto |
Pala fazo de Botaglo vintranta en Barato
Botaglo montrante la blankajn markojn en ŝultroj. Bundala, Srilanko
Aquila pennata
La Botaglo estas mezgranda taga rabobirdo, sed ne tiom granda kompare kun aliaj agloj, ĉar estas unu el la plej malgrandaj, eĉ pli malgrandaj ol milvoj. Ĝi estas el 45 ĝis 54 cm longa (averaĝe 47 cm) kaj havas enverguron el 100 ĝis 130 cm (averaĝe 120 cm). Pro tio temas pri malgranda aglo, simila al la Buteo laŭ grando, sed simila al agloj laŭ formo, tio estas kun pli longa vosto. Maskloj pezas ĝis 700 g kaj inoj ĝis 1250 g.
Estas du malsimilaj plumaraspektoj. Palaj birdoj -plej oftaj- estas ĉefe helgrizaj kun pli malhelaj kapo, subaj partoj kaj akzelaj flugilplumoj. La alia formo havas brunan plumaron kun malhelbruna flugplumaro. Videblas eta blanka makulo surŝultre. Junuloj estas ruĝecaj sube, sed pli helaj ol Nizaglo. Okuloj, antaŭbeko (vaksaĵo) kaj fingroj estas flavaj.
Dumfluge la pala formo montras klaran kontraston inter nigra flugilplumaro kaj blankaj kapo, korpo, vosto -escepte griza finbendo- kaj antaŭaj partoj de flugiloj, kio faras ĝin konfuzebla nur kun Perknoptero, krom malsimila formo ĉefe en vosto kaj kapo (tiu havas tre romboforman voston kaj pintecan flavan kapon). Malhela formo aspektas tute nigra escepte grizecan voston kaj iome da helgrizo en mezo de flugiloj; ĝi povas konfuziĝi kun Nigra milvo, escepte pro ties rondoforma kaj hela vosto. La proporcio inter helaj kaj malhelaj birdoj varias laŭ regionoj: en Hispanio maloftas malhelaj, en Balkanio pligrandiĝas ties nombro, en Kaŭkazo egalas kaj en Centra Azio maloftas helaj.
Reproduktado |
Nesto de A. pennata
La Botaglo praktikas buntajn parigadan ceremonion; poste ili konstruas neston en alta arbo aŭ rokoj per bastonetoj kaj interna foliaro. La nestoj estos reuzataj, sed la paro povas posedi pli ol unu neston. La inoj demetas 1, 2 aŭ 3 ovojn, kiuj estos kovataj de la ino el 36 ĝis 38 tagojn. Kutime nur la plej frua ido pretervivas. La masklo alportas manĝaĵon dum kaj kovado kaj zorgado. La idoj elnestiĝas antaŭ aŭgusto ĉirkaŭ post tri monatoj entute. Poste la ido kunestas la gepatrojn en ilia teritorio antaŭ definitiva elflugo.
Kutimoj |
Ili ĉasas etajn mamulojn kiaj malfortaj kunikloj, reptiliojn, kaj lacertojn, kaj ĉefe birdojn ĝis grando de perdriko kaj ĉefe merlojn, hirundojn, paserojn, apusojn kaj sturnojn. Ili falas sur surgrundaj birdoj ekde alta flugo aŭ sur surbranĉaj birdoj kiam flugas inter arboj.
Kutima voĉo estas “ki-kii”, sed dum pariĝado pli longa “pi-pii-pi-pi-piii” kaj ofte krias kiel kli-kli-kli.
Ili flugas gracie kaj ofte inter arboj kaj el aŭ al arbokronoj. Ili flugas tre ofte popare kaj eĉ ĉasas tiele. Tiu aglo estas sufiĉe socia: ties teritorio ne estas granda kaj kunestas fluge kun aliaj samspecianoj kaj foje kun aliaj “amikaj” specioj, kiaj milvoj; malamikaj specioj estus buteoj kaj akcipitroj pro teritorio kaj nestado, sed plej danĝera malamiko estas Gufo, Bubo bubo, la ununura rabobirdo kapabla predi ilin.
Alio |
DNA pristudoj pruvis, ke tiu specio rilatas pli al genro Aquila, do ĝi devis translokiĝi tien el genro Hieraaetus. Ĉar ĝi estis la tipa specio de Hieraaetus, se iu el la iamaj membroj de tiu genro restus en ĝi por tiu distinga genro estu necesa nova nomo.
Kun la Nanaglo tiu birdo estas unu el la plej proksimaj vivantaj parencoj de la formortinta Aglo de Haast de Novzelando.
Danĝeroj venas ĉefe de homa agado: malpligrandigo de arbaroj, pafado, ktp. Sed ankaŭ pro mallerteco de junuloj, ĉar multaj mortiĝas pro drono.
Vidu ankaŭ |
Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
Referencoj |
BirdLife International (2004). Hieraaetus pennatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds, vol 99 (Junio 2006), 306-323
Bunce, M., et al. (2005) Ancient DNA Provides New Insights into the Evolutionary History of New Zealand's Extinct Giant Eagle. PLoS Biol 3(1): e9 DOI: 10.1371/journal.pbio.0030009 HTML artikolo
Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell (2005) Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution (37): 327-346. PDF dokumento
Plia legado |
Clark, William S. (1987) The rufous morph of the Booted Eagle, pp. 21–24 in International Bird Identification: Proceeedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat
Eksteraj ligiloj |
Oiseaux Fotoj
Diferencoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...