La Serpentaglo aŭ Komuna serpentaglo (Circaetus gallicus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp.
Enhavo
1Disvastiĝo kaj medio
2Aspekto
3Kutimoj
3.1Reproduktado
4Bildaro
5Vidu ankaŭ
6Referencoj
7Eksteraj ligiloj
Disvastiĝo kaj medio |
Estas malnovmonda specio ekzistanta tra la Mediteranea marbaseno ĝis Rusio kaj Meza Oriento, kaj partoj de Azio (Pakistano, Barato kaj eĉ kelkaj insuloj de Indonezio.
Tutmonda natura arealo; verde, reproduktejoj kaj blue afrikaj vintrejoj
Tiuj birdoj de nordo de Mediteraneo kaj de nordaj eŭropaj regionoj migras ĉefe al subsahara Afriko, sed norde de Ekvadoro, en septembro aŭ oktobro kaj revenas en aprilo aŭ majo. Orientaj loĝantaroj estas populacioj de loĝantaj birdoj. En Eŭropo tiu birdo estas multnombra en suda Hispanio kie estas komuna, sed en aliaj regionoj ne estas tiom facile videbla. Birdo en Insuloj de Scilly, Britio, oktobre de 1999 estis la unua konfirmita vidaĵo ĉe tiu lando.
La Serpentaglo troviĝas en malfermaj terkulturejoj, sekaj ebenaĵoj kaj mezdezertaj ŝtonecaj montetaroj; ankaŭ marĉaj ebenaĵoj kaj marbordo. Ili bezonas arbojn por nestado proksimaj de tiaj menciitaj medioj. Kutime ĝis 2.000 m super marnivelo, sed foje eĉ pli supre.
Aspekto |
La karakteraj mallongaj fingroj
Ĉe Naturrifuĝejo Kinnerasani, Andra-Pradeŝo, Barato.
Ĉe Naturrifuĝejo Kawal, Barato.
La Serpentagloj estas mezgrandaj birdoj 62-69 cm longaj kun enverguro de 170-195 cm kaj pezo de 1.7-2.3 kg. Ili estas facile rekoneblaj dumfluge pro ties ĉefe blankaj subaj partoj kun nigraj mallarĝaj flugilbordoj kaj eĉ pli mallarĝaj punktostrioj; la supraj partoj estas brungrizaj. Mentono, gorĝo kaj supra brusto estas sablokoloraj al helbrunaj. La vosto havas 3 aŭ 4 malhelajn striojn, la plej pinta pli larĝa. Kruroj estas skvamecaj, kio protektas ilin de serpentomordoj. Alia eca faktoro estas ronda larĝa kapo kun brilflavegaj okuloj fronte lokitaj, kvazaŭ de strigo. Junuloj estas tre similaj al plenkreskuloj, sed iom pli brunaj sube.
Kutimoj |
La Serpentaglo estas akurata fluganto kaj flugas pli ol la aliaj membroj de la genro Circaetus. Ĝi kutime ŝvebas super montetoj kaj tiel ĉasas eĉ de altoj de ĝis 500 m. Ili povas flughalti havante hokitajn krurojn per rapida flugfrapado kiel Turfalkoj, sed ne eblas konfuzo pro malsimileco laŭ grando. Pro sia speciala dieto, tiu birdo bezonas grandan teritorion.
Ties predoj estas ĉefe reptilioj, kaj ĉefe serpentoj -95 % de la dieto en suda Eŭropo-, sed ankaŭ lacertoj kaj ranoj. Malofte etaj mamuloj ĝis grando de kuniklo; maloftege birdoj kaj grandaj insektoj. Ofte ili kuraĝas kontraŭ grandegaj serpentoj, kiujn ili atakas surgrunde per bekfrapado kontraŭ kapo kaj flugdanco ĉirkaŭ predo. Poste ili forprenas ĝin ĝis arbo por manĝado aŭ forportas al nesto foje mezenglutita krom vosto; en la nesto la ido tiras de tiu parto kaj ekenglutas ĝin.
Tiu palearktisa kaj orientalisa specio estas kutime silenta birdo. Foje fajfas ĉefe dum bredado.
La Serpentaglo malplinombriĝis en Eŭropo kaj daŭre malpliiĝas pro ŝanĝo en terkulturaj metodoj. En Azio la specio ne estas ankoraŭ minacata.
Reproduktado |
Okazas kriĉadaj kaj akrobataj ceremonioj por pariĝado. Ili konstruas en malalta arbo neston el bastonetoj kaj internaj folioj. Foje reuzas neston de aliaj birdoj. Foje en rokaro inter arbustoj. La ino demetas unu blankan ovon, kiun kovas dum pli da 45 tagoj. La idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 75 tagoj. Dume la patro alportas manĝajojn por ambaŭ. Ido povas surprize engluti grandajn serpentojn eĉ pli grandajn ol ĝi mem; foje la serpento estas tiom granda, ke la ido englutas nur parton kaj la resto -vostomezo- restas hokita el ĝia beko ĝis kiam digesto funkcias, poste ĝi englutas la reston.
Ili reproduktas nur 1 idon, sed ili povas vivi ĝis 17 jaroj.
Bildaro |
Dumfluge
Ĉe Naturrifuĝejo Kawal, Barato
Ĉe Naturrifuĝejo Kawal, Barato
Ĉe Naturrifuĝejo Kawal, Barato
Vidu ankaŭ |
Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj
Referencoj |
BirdLife International (2006). Circaetus gallicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
Eksteraj ligiloj |
Short-toed-Eagle.net
Diferencoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta
Agricultural influences on the ecology of the Short-toed Eagle in the Judean slopes. Tezo de Sameh Darawshi
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...