Joseph Rhodes
Joseph Rhodes | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1856 (1856-07-09) en Keighley |
Morto | 28-an de februaro 1920 (1920-02-28) (63-jara) en Keighley |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Profesio | esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo |
Lingvoj | Esperanto |
Joseph RHODES (naskiĝis la 9-an de julio 1856 en Keighley, Britio, mortis la 28-an de februaro 1920 samloke) estis ĵurnalisto kaj brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglio en Keighley in 1902.
Rhodes laboris kiel ĵurnalisto kaj restis fervora kaj agema laboranto por Esperanto ĝis la fino. Inter alie li ankaŭ estis inter la fondintoj de la Brita Esperantista Asocio en 1904. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. En 1911, dum la Antverpena UK, li estis raportisto de la kunveno de protestantaj Esperantistoj kiuj decidis la kreon de KELI[2].
Ambaŭ liaj vortaroj estis gravaj por la frua epoko de la Esperanta leksikografio antaŭ la unua mondmilito. La rim-vortaro de 1905 povas esti rigardata kiel unu el la unuaj inversaj vortaroj de Esperanto entute. Lia angla-Esperanto vortaro de 1908 apartenas al la grandaj tiuepokaj kune kun tiu de Presa Esperantista Societo (franca), Boirac (difinvortaro kaj esperanta-franca 1909), Christaller (germana 1910) kaj Kabe (difinvortaro 1911). Carlo Bourlet ("C.B.") prave recenzis: ".. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj." (La Revuo 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).
Enhavo
1 Verkaro
2 Literaturo
3 Eksteraj ligiloj
4 Bildaro
5 Referencoj
Verkaro |
1903: Traduko de la ,Ekzercaro‘ - First Lessons in Esperanto
1905: Vortaro de Esperantaj Rimoj, represo 1984 ĉe eldonejo Artur E. Iltis, Saarbrücken
1908: English-Esperanto Dictionary, Londono 1908, 547 p.
Literaturo |
- Merchant, John. Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo. El la angla trad. Louise Briggs. Yorkshire s.j. [1925], 140 p. (havebla ĉe IEMW)
Eksteraj ligiloj |
Libroj de kaj pri Joseph Rhodes en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Artikoloj de kaj pri Joseph Rhodes en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Bildaro |

Subskribo, 1911
Referencoj |
↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
↑ Hendrik Arie de Hoog, Nia Historio. K.E.L.I, Kristana Esperantista ligo Internacia de 1911-1961, Hardinxveld: KELI, s.d. [1964], p. 26.