Ferenc Herczeg
Ferenc HERCZEG [herceg], hungare Herczeg Ferenc, Esperante Francisko Herczeg estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Ferenc Herczeg naskiĝis, kiel Franz Herzog (apartenanta al la germana minoritato) la 22-an de septembro 1863 en Versec, kiu nun estas Vršac, Serbio. Li mortis la 24-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Verkoj (elekto)
3 En Esperanto aperis
4 Fontoj
Biografio |
Kiel germano, li lernis hungare en la lernejo. Li murdis iun dum duelo, tial li estis kondamnita je malliberejo, kie li verkis romanon. Poste li ĵurnaladis ekde 1891 en Budapeŝto. Baldaŭe li estis populara verkisto kaj ricevis premion en 1930. Inter 1950-1953 li estis en gulago en Hortobágy.
Ferenc Herczeg estis membroj de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio.
Verkoj (elekto) |
Fenn és lenn (Supre kaj malsupre), romano, 1890
A dolovai nábob leánya (filino de nababo de Dolova), 1894, en 1933 filmo
Egy leány története (Historio de filino), romano, 1899
Bizánc (Bizanco, dramo, 1904
Magdaléna két élete (Du vivoj de Magdalena), romano, 1916
A költő és a halál (La poeto kaj la morto) teatraĵo, 1923
Herczeg Ferenc munkái (Verkoj de Ferenc Herczeg), ornama eldono en 40 volumoj, 1925–1930
Válogatott munkáinak emlékkiadása (Memoreldono de elektitaj verkoj), 1933–1936
Utolsó tánc (Lasta danco), teatraĵo, 1939
Herczeg Ferenc magyar történelmi drámái (Historiaj dramoj de F. Herczeg), 1943
Fecske és denevér (Hirundo kaj vesperto) teatraĵo, 1944
En Esperanto aperis |
Hungara Antologio, 1933: novelo "Barono Rebus"
Fontoj |
- Hungara Vikipedio