Là-bas si j’y suis




Là-bas si j'y suis (laŭvorte : Tie for ĉu mi ĉeestas, paŭso de familiara eldiraĵo al infanoj: "Rigardu tie for, por kontroli ĉu mi tie estas" ) estas aparta taga radioelsendo, kun tre libera kaj kritikema tono. Kreita en 1989, produktita kaj animita de Daniel Mermet, ĝi estas nun elsendita de lundo ĝis vendredo inter 15h kaj 16h sur la franca radiostacio France Inter.


Ĝi precipe konsistas el raportaĵoj. Traktante plurajn temojn (vojaĝo, socio, luktoj, medioj...), ĉi tiu elsendo provas diverse prilumi aktualaĵojn, lokajn kaj internaciajn. La elsendo aŭdigas homojn kiuj estas malofte aŭskultataj: laboristojn, senlaborulojn, kamparanojn, viktimojn de polucio, ktp.
Aŭskultanto de la elsendo estas nomata de Daniel Mermet «Auditeur Modeste et Génial » ("Aŭskultanto Modesta kaj Genia"), mallonge «AMG».
La deirpunkto de la elsendo ebligas aŭdi ĉiutage netipan elsendon en la franca radioelsenda pejzaĝo.



"Le Répondeur de là-bas" la voĉmesaĝilo |


La elsendo ofertas al aŭskultantoj la eblecon pertelefone registri mesaĝojn en "respondilo". En la komenco de la elsendo estas disaŭdigita kolekto da ili: temas pri reagoj favoraj kaj malfavoraj al antaŭaj elsendoj, anoncoj de kunvenoj de aŭskultantaro "Les amis de là-bas" ("la amikaro de là-bas"), anoncoj de manifestacioj kaj foje simple komentoj pri la aktualaĵoj aŭ diraĵoj en aliaj elsendoj de la radiostacio.



Ligoj |



  • Retejo, en kiu oni povas aŭskulti antaŭajn elsendojn (franclingve)



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár