UK 1991







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.























UK 1991
Loko

Bergen, Flag of Norway.svg Norvegio
Ekde
27-a de julio 1991
Ĝis
3-a de aŭgusto 1991

← Antaŭa

Sekva →







v  d  r


Information icon.svg



La 76-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1991 en Bergeno, Norvegio. Ĝi havis 2295 partoprenantojn el 55 landoj. La kongresa temo estis "Nordio — ĉu modelo?".


El la kultura programo de la kongreso elstaris profesinivela prezento de la dramo de Henrik Ibsen Pupohejmo fare de la teatra grupo Kia koincido. Esperanto-kulturpremio 1991 de FAME-fondaĵo kaj de la germana urbo Aalen estis aljuĝita al Ito Kanzi el Japanio pro la preparo kaj eldono de la kompleta verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhof. En la tradicia aŭkcio ankaŭ du leteroj de Zamenhof transiris al nova proprietulo. Sume la aŭkcio enspezigis la sumon de 21 mil 890 norvegaj kronoj. En kunveno, kiun ĉeestis multaj fortaj ludantoj el Ĉinio kaj Japanio eblis goludi. La Infana Kongreseto arigis 36 infanojn el 17 landoj. Inter ili estis denaskaj Esperanto-parolantoj.


Specialan atenton de la ĝenerala publiko kaj vastan resonon en gazetaro kaj televido altiris la afero de la tiel nomata "soveta spionŝipo". Temis pri la scienca esplorŝipo "Akademik Ioffe" per kiu el Litovio alvojaĝis - organizite de Povilas Jegorovas - 72 esperantistoj. La norvegaj aŭtoritatoj ne permesis enveturon en la havenon, timante spionadon per la sciencaj instalaĵoj de la ŝipo. Post du tagoj la ŝipon forlasis ses homoj en boato de ĵurnalistoj. La trian tagon ĉiuj vojaĝantoj ricevis permeson veni al la urbo. Ĉar ili ne povis loĝi kaj manĝi en la ŝipo, oni senpage loĝigis ili en hoteloj. Dum la ferma ceremonio oni komentis, ke malgraŭ ĉiuj malagrablaĵoj la bruo ĉirkaŭ tiu ŝipo kun esperantistoj "multe pli bone varbis pri la kongreso ol UEA povus organizi kaj pagi". Estis historia ironio, ke nur du semajnojn post la nervozo pri tiu ĉi supozita soveta danĝero komencis la diseriĝo de Sovetunio.



















Esperanta Flago
Universalaj Kongresoj

Esperanta Flago

1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár