Sierre
| Sierre | |
|---|---|
Blazono de Sierre | |
Kastelo Mercier, unu el la rekoniloj de Sierre | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Sierre |
Koordinatoj | 46°17′31″N 7°32′2″O / 46.29194°N, 7.53389°O / 46.29194; 7.53389 (Sierre)Koordinatoj: 46°17′31″N 7°32′2″O / 46.29194°N, 7.53389°O / 46.29194; 7.53389 (Sierre) |
| Nombro de enloĝantoj | 15752 |
| Areo | 19,18 km² |
| Alteco | 533 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3960 |
| Komunumkodo | 6248 |
Mapo de Sierre | |
Sierre (en la germana lingvo Siders) estas urbo, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 15752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Partneraj urboj
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
9 Bildoj
Geografio |
La komunumo Sierre situas en la fundo de la valeza valo praktike en ties centro. La komunumo konsistas el la urbo Sierre kaj la vilaĝoj Granges, Noës kaj Muraz, kaj la kvartaloj Borzuat, Cuchon, Gerunden, Glarey, Le Bourg, Le Vieux-Sierre, Monderèche, Plantzette, Sous Géronde, Villa d'en Bas kaj Villa d'en Haut kaj Zervettaz.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,18 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 34,8% servas por agrikulturo kaj 34,3% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Sierre limas en nordo (de okcidento al oriento) al Lens, Chermignon, Montana, Randogne, Venthône, Veyras kaj Miège, en oriento al Salgesch, en sudo (de oriento al okcidento) al Anniviers, Chippis, Chalais kaj Grône, kaj en okcidento al Saint-Léonard.
Trafiko |
Tra Sierre pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Brigo kaj ankaŭ la svisa aŭtovojo A9, al kiu la urbo disponas pri du alveturejoj. Sierre disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. De Sierre funikularo kondukas al Montana, kaj diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas de Sierre al la flankaj valoj de Valezo.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 515 kiel Sidrium. Diversaj trovaĵo el la neolitiko, bronzepoko, ferepoko kaj la romia epoko pruvas, ke jam en prahistoria kaj fruhistoria tempo homoj setlis en Sierre. En romia epoko en Sierre troviĝis la residenco de la civitanestroj de la valeza civitanaro. Ek de la 11-a jarcento Sierre estis senjorujo de la episkopoj de Valezo. La urbon administraciis majoroj kaj ek de 1293 voktoj de la episkopo. Dum la Savojaj Militoj de la 14-a jarcento la diversaj burgoj kaj kasteloj en Sierre estis detruitaj. El la mezepoko Noble Contrée sub la nova konstitucio de 1848 fariĝis la politika komunumo Sierre.[3]
Partneraj urboj |
Partneraj urboj de Sierre estas
Aubenas en Francio,
Cesenatico en Italio,
Delfzijl en Nederlando,
Schwarzenbek en Germanio, kaj
Zelzate en Belgio.
Vidu ankaŭ |
- Distrikto Sierre
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: David Rey kaj François Wiblé: Sierre en Historia Leksikono de Svislando (2001-11-28)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Sierre
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sierre – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |

Centra strato de Sierre

Paroĥa preĝejo Sankta Katerina

Kastelo Vidomnes en Sierre

Kastelo de Villa en Sierre
| ||||||