Admiralo Tamandaré
Markizo de Tamandaré (1807-1897) | ||
---|---|---|
Fama militisto, nacia heroo kaj patrono de Brazila Mararmeo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-a de decembro 1807 en Rio Grande, Suda Rio-Grando, Brazilo | |
Morto | 20-a de marto 1897 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Ŝtataneco | Brazilo [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | José Marques Lisboa [#] | |
Profesio | ||
Profesio | militisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Joaquim Marques Lisboa (1807-1897) en sia kariero atingis la postenon kiel admiralo, kie liaj servoj al la patrio estis agnoskitaj de la Brazila Imperio, kiu donis al li la titolon Markizo de Tamandaré. Lia naskiĝtago estas rememorigita kiel la Tago de la Maristo en Brazilo. Li partoprenis en la bataloj por la Sendependeco de Brazilo, en subŝtato Bahio, dum la revolucia movado konata kiel Konfederacio de la Ekvatoro[1] kaj en la subpremado al la ribeloj okazintaj dum la Reganta Periodo, kies movadoj estas konataj kiel Cabanagem[2], Sabinada[3], Farroupilha aŭ Milito de la Ĉifonuloj[4], Balajada[5] kaj Revolução Praieira.
Sur la ekstera plano, li partoprenis en la Milito kontraŭ Oribe kaj Rosas[6], kaj dum la eksplodo de la Milito de Paragvajo, li komandis la martrupojn operaciantajn en la baseno de la Rivero Plata, apoge al la Batalo de la Patrio-Pasejo[7], Batalo de Kuruzuo[8] kaj Batalo de Kurupajti[9]."
Enhavo
1 Biografio
2 Literaturo
3 Vidu ankaŭ
4 Referencoj
Biografio |
Li estis filo de Francisco Marques Lisboa kaj Eufrásia Joaquina de Azevedo Lima, enradikiĝintaj en apuda vilaĝo al la Municipo Rio Granda, kaj la nuna municipo de São José do Norte. Li estis frato de Henrique Marques de Oliveira Lisboa (1799-1869), kiu estis brazila militisto kaj politikisto. Kiam li estis 13-jara, li varbis sin kiel volontulo en la Mararmeo de Brazilo, kie li komencis sian karieron kiel praktikanta piloto, en la fregato Niteroi, sub la komando de John Taylor (1796-1855). En tiu posteno li partoprenis en pluraj marbataloj apud la bordo de la tiama Provinco Bahio, inklude de persekuto al la portugala martrupo kiu retiriĝis en 1823.
En 1825, dum la Milito inter Brazilo kaj Argentino (1825-1828) - kie la Unuiĝintaj Provincoj en la Rivero Plata intencis aneksi la Cisplatinan Provincon, nomon de la tiama Urugvajo, kiu tiuepoke apartenis al la Brazila Imperio - Tamandaré, kiel leŭtenanto, elstariĝis en multaj bataloj dank'al sia estrospirito kaj kuraĝo. Kaptita kune kun aliaj brazilanoj, li forprenis el la malamiko la militŝipon kiu kondukis ilin, kaj ekprenis la ŝipkomandon estante nur 18-jara.
Kiam li estis 20-jara, kiel komandanto de la skuno "Bela Maria", post intensa artileriatako far argentina ŝipo, kie li venkis, li elmontris sian homaman spiriton al la malamiko, kaj tio donis al li la agnoskon de la venkitoj (1827). En la sama jaro li estis kaptita de la argentina ŝipo "Patagonio". En 1840, li jam estis fregatkapitano kaj en 1847, marmilita kapitano.
En 1848, li ricevis en Britio, la fregato D. Afonso, unua grandmezura - vela kaj vaporo - miksa ŝipo de la brazila flotaro. Dum tiu komando, en kies vojaĝo estis surborde la Princo de Ĵoinvilo, Francisko Fernando de Orleano (1818-1900); Henriko de Orleano, la Duko de Aŭmale (1822-1897); kaj la eskadrestro John Grenfell (1800-1869), li havis la oportunokazon alhelpi la ŝipon "Ocean Monarch", kiu brulis apud la haveno de Liverpool, kie li savis pli ol cent homojn. En la 6-a de marto 1850 li alhelpis la ŝipon "Vasko da Gama", perdita kaj damaĝita laŭlonge de la havenenirejo en Rio-de-Ĵanejro, post forta tempesto. En 1851, li partoprenis en la Milito kontraŭ Juan Manuel de Rosas (1793-1877), en la Trairejo de la Tonelero[10], Argentino.
En 1852, li estas promociita al la posteno kiel Diviziestro, egalvaloranta al tiu de komodoro[11] en aliaj mararmeoj, kaj en 1854, kiel Skadrestro, kiu egalvaloras al tiu de kontraŭadmiralo.
En 1857, dum restado en Eŭropo por akompani la santraktadon de sia edzino, li estas komisiita de la imperia registaro por kontroli la konstruadon de du ŝalupoj por torpedoĵetadon en Francio kaj de aliaj ok en Britio. Ili estis ŝipoj kun miksaj velaj vaporaj propulsiloj, kiuj estis necesa ĝisdatigo de la floto por ke la brazila mararmeo kontentige plu defendis la interesojn de la lando. Ĉi-ŝipoj aktivis en la Milito kontraŭ Aguirre[12] kaj en la Milito de Paragvajo. Rilate al tiu demando, kiu etendiĝis al milita brazila interveno, antaŭ ol la kapitulaco de Montevideo, la admiralo komandis la batalojn en Salto[13] kaj Paiçandu[14], okupante tiujn urbojn per brazilaj trupoj.
En 1864, tiam jam ricevinta la titolon kiel Barono de Tamandaré, li ekoficis kiel Ĉefkomandanto de la brazilaj maroperacioj en la [Plata-Rivero|Rivero Plata]]. Dum la Milito de Paragvajo (1864-1870), Marques Lisboa estis komisiita komandi la maran floton dum la komenco de la batalo, inter 1865 kaj 1866. Dum tiu periodo, li starigis la marblokon kaj organizis loĝistikan apogon por la operaciantaj fortoj, fundamentaj por la granda sukceso. Dum la Marbatalo de Riaŝuelo[15], okazinta en la 11-a de junio 1865, Francisco Manuel Barroso da Silva (1804-1882), de li komisiita por komandi la operaciantajn diviziojn en la Rivero Paranao, li sukcesis la venkon kiu ŝanĝis la militokurson favore la Triobla Alianco[16].
Marques Lisboa ankaŭ komandis la militoperacion en la Trairejo de Patrio pere de bonsukcesa elŝipiĝo de grandmezuraj trupoj, tiele kontribuante per ties marapogo en la konkero de la fortikaĵoj de la Rivero Paragvajo, malpermesintaj la aliancitan antaŭeniĝon. En 1866, pro sanaj kaj politikaj kialoj li petis la postenoforigon, kaj estis anstataŭita de la admiralo Joaquim José Inácio (1808-1869), estonta Vicgrafo de Injauma.
Okaze de la Proklamo de la Brazila Respubliko, en la 15-a de novembro 1889, la Markizo de Tamandaré, restis fidela la Dom Petro la 2-a (1825-1841) de Brazilo, kaj dum unu horo li kuniĝis al la Imperiestro, kaj petis al li permeson por ke la Imperia Ŝiparo forestingu la ŝtatan puĉon, tamen tio estis neita al li. Kiam li estis 82-jara, kaj kiel la lasta el la monarkistaj militistoj de la pasinteco ankoraŭ vivanta (Duko de Caxias, Markizo de Herval (1808-1879), Admiralo Barroso (1804-1882), Marŝalo Polidoro (1802-1879) kaj ĉiuj aliaj jam estis mortintaj), li rifuzis akcepti la finon de la monarkio kaj restis esperplena pri la eblo de iu kontraŭpuĉo. Li restis flanke de la Imperia Familio ĝis ties definitiva enlaso sur la ŝipo "Alagoaso" al la ekzilo. Li retiriĝis en 1890 kaj mortis post sep jarojn.
Literaturo |
Report of the Committee on Foreign Affairs, on the Memorial of Porter C ..., United States. Congress. House. Committee on Foreign Affairs
Papers Relating to the Foreign Relations of the United States, Part 2, United States. Dept. of State
Engineer in Gray: Memoirs of Chief Engineer James H. Tomb, CSN, James Hamilton Tomb
The Argentina Reader: History, Culture, Politics, Gabriela Nouzeilles, Graciela Montaldo
The Paraguayan War: Causes and early conduct, Thomas Whigham
Viscount Mauá and the Empire of Brazil: A Biography of Irineu Evangelista de ..., Anyda Marchant
To the Bitter End: Paraguay and the War of the Triple Alliance: Paraguay and ..., Christopher Leuchars
Unrest in Brazil: Political-Military Crises 1955-1964, John W. F. Dulles
Ironclads At War: The Origin And Development Of The Armored Battleship, Jack Greene, Alessandro Massignani
Vidu ankaŭ |
Manuel Oribe
(1792-1857)
Juan Manuel de Rosas
(1793-1877)
John Taylor
(1796-1855)
Oliveira Lisboa
(1799-1869)
John Grenfell
(1800-1869)
Marŝalo Polidoro
(1802-1879)
Admiralo Barroso
(1804-1882)
Vicgrafo de Injauma
(1808-1869)
Markizo de Herval
(1808-1879)
Barono de Mauá
(1813-1889)
Princo de Ĵoinvilo
(1818-1900)
Duko de Aŭmale
(1822-1897)
Referencoj |
↑ Konfederacio de la Ekvatoro.
↑ Cabanagem aŭ ribelo de la kabanistoj.
↑ Sabinada estis aŭtonoma ribelmovado okazinta dum la Imperia periodo de Brazilo, inter la 6-a de novembro 1837 kaj la 16-a de marto 1838
↑ Milito de la Ĉifonuloj, estis respublika movado kontraŭ la imperia registaro de Brazilo, kiu okazis inter la 20-a de septembro 1835 kaj la 1-a de marto 1845.
↑ Balajada estis ribela movado en la subŝtato Maranjo inter la jaroj 1838 kaj 1840. La nomo Balajo devenas el la kromnomo de la revoluciestro Manuel Francisko dos Santos Ferrejra, kiu estis fabrikanto de korboj (balaio en la portugala).
↑ Milito en la Rivero Plata aŭ Milito kontraŭ Oribe kaj Rosas, estis disputo inter Argentino kaj Brazilo pro la influo en Urugvajo kaj la hegemonio en la Regiono de la Rivero Plata.
↑ Batalo de la Patrio-Pasejo, okazis en la 16-a de aprilo 1866 inter la kunfluo de la Riveroj Paragvajo kaj Paranao, kie la brazilaj trupoj faris historian trapasadon.
↑ Batalo de Kuruzuo, okazinta inter la 1-a kaj la 3-a de septembro 1866, estis parto de la Milito de Paragvajo.
↑ Batalo de Kurupajtio, okazis inter la aliancitaj trupoj kaj tiuj de Paragvajo dum la Milito de Paragvajo, en la 22-a de septembro 1866.
↑ As guerras platinas
↑ Komodoro aŭ subadmiralo.
↑ Milito de Paragvajo aŭ Milito kontraŭ Aguirre, okazis inter la 10-a de aŭgusto 1864 ĝis la 20-a de februaro kaj la protagonistoj estis la registara urugvaja Partio Blanko kaj alianco konsistigante je la Imperio de Brazilo kaj la urugvaja Partio Kolorado, sekrete apogita de Argentino.
↑ Salto estas urugvaja urbo.
↑ Paiçandu aŭ Paysandú estas urugvaja urbo.
↑ Marbatalo de Riaŝuelo.
↑ Triobla Alianco: Brazilo, Argentino kaj Urugvajo.