Lublina unio






Blazono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj





Lublina Unio - la pentraĵo de Jan Matejko


Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.


Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.



Konsekvencoj de la unio |




Respubliko de Ambaŭ Nacioj post 1569



  • - plifortigo de magnataro havanta grandajn bienojn, celanta redukti reĝan kaj nobelaran potencon

  • - evoluo de Varsovio kie kunvenis sejmo, estis elektataj reĝoj kaj kie depost la 16-a jarcento rezidis reĝo kun siaj oficistoj

  • - al Pola Regno estis aligita ukraina lando

  • - litva kaj rutena nobelaro rapide iĝis pollingvaj - pola lingvo post iama tempo fariĝis lingvo de elito

  • - Pollando engaĝiĝis al orientaj aferoj: militoj kontraŭ Moskvio, Turkio kaj Tataroj

  • - kreskis respekto al la lando kiu ligis Orienton kaj Okcidenton

  • - nobelaro iĝis "politika nacio"



Bibliografio |



  • Teksto de la Unio

  • G. Błaszczyk, Litwa na przełomie średniowiecza i nowożytności, (Litovio lime de mezepoko kaj moderneco), Poznań 2002

  • E. Dubas-Urwanowicz, Stosunek Korony do unii z Litwą w latach 1562-1574 (Rilatoj de Krono al la unio kun Litovio en la jaroj 1562-1574), „Studia Podlaskie”, vol. 5, jarlibro 1995


  • Oskar Halecki Dzieje unii jagiellońskiej (Historio de Jagelona Unio), vol. 2, Kraków 1920

  • Oskar Halecki Przyłączenie Podlasia, Wołynia i Kijowszczyzny do Korony (Aligo de Podlaĥio, Volinio kaj Kievio al Krono), Kraków 1915

  • A. Witusik (redaktoro), Unia Lubelska 1569 roku w dziejach Polski i Europy (Lublina Unio 1569 en historio de Pollando kaj Eŭropo), Lublin 2004.



Vidu ankaŭ |



  • Pola-Litova Unio

  • Kreva Unio

  • Respubliko de Ambaŭ Nacioj

  • Jan Matejko




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)