Soklo






Soklo de la Trajana Kolono ĉirkaŭ 1860


Soklo estas bazo ordinare kvarflanka, sur kiu staras statuo, kolono, aŭ konstruaĵo.


La soklo estas la plej malsupra parto de la konstruaĵo, sur kiu staras la kolono, muro, ktp.
Foje troviĝas sur la soklo surskribaĵo (nomoj, eventoj, datoj, ...)


Laŭ Francisko Azorín soklo estas Peco ĉe bazo de fosto, statuo, konstruaĵo por ampleksigi la apogon.[1] Li indikas etimologion el la latina socculus, el soccus (soko).[2]


Sokloj devenas de la ligna konstruaĵo. Sub lignaj fostoj oni metis platajn ŝtonojn por malhelpi al la malsekeco de la grundo detrui la foston. Aldone la premareo estis pligrandigita, kio malhelpis malleviĝon de la fosto en la grundon.



Vidu ankaŭ |



  • Plinto


  • piedestalo, masiva bazo de ekzemple kolono aŭ statuo, ofte ornamita de kornico


  • bazo, malsupra subportanta parto de objekto

  • bazo (arkitekturo)


  • podio, planko altigita super la grundo

  • platformo



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.


  2. Azorín, samloke.











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár