Nagybudmér




Nagybudmér [madjbudmEr], kroate Veliki Budmir, germane Großbuttmer [grosbutmer] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly. Nagy signifas hungare: granda kaj faras diferencon de la apuda Kisbudmér.





Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 10  km²


  • Loĝantaro: 220


  • Poŝtkodo: 7756


  • Telefonprefikso: 69


  • Koordinatoj: 45°56′12″N 18°26'37″E



Situo |


Nagybudmér situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Urboj Bóly troviĝas je 8, Villány 9, Siklós 18, Kozármisleny 19, Harkány 23, Mohács 24, Pécs 27, Pécsvárad 30 km-oj.



Historio |


La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Budmer". Supozeble jam tiam estis 2 apudaj vilaĝoj: Malsupra kaj Supra Budmer. Ili baldaŭe iĝis Granda kaj Malgranda Budmér. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la germanoj estis 4 %-oj.


En Nagybudmér migra poŝto servas.



Vidindaĵoj |


  • romkatolika preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Marteno de 1908



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár