Ottó Szabó




Ottó Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó Ottó estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Ernő Szabó (aktoro).


Ottó Szabó [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1920 en Szigetvár, li mortis la 30-an de novembro 1998 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj teatraj roloj


  • 3 Elektitaj kinaj filmaj roloj


  • 4 Elektitaj televiziaj filmaj roloj


  • 5 Dubladaj roloj


  • 6 Fontoj





Biografio |


Ottó Szabó devenis el juda familio. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Nagyvárad) en 1943. Inter 1948 kaj 1956 li apartenis al Nacia Teatro Trupo Tompa Miklós de Târgu Mureș, poste li translokiĝis al Hungario. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:




  • Nacia Teatro (Pécs) (1956–1960, 1971-1974)


  • Teatro Petőfi (Veszprém) (1960–1965)


  • Teatro József Attila (1965–1971)


  • Teatro Csokonai (Debrecen) (1974–1976).


Ekde 1976 li estis ĉefe dublada aktoro en produktejo de filmoj. Li ricevis premion en 1963.



Elektitaj teatraj roloj |




  • William Shakespeare:


    • Makbeto - titolrolo; Banquo


    • Otelo - titolrolo




  • József Katona: Bánk bán - titolrolo; Ottó


  • Schiller: Maria Stuart - grafo de Leicester


  • Imre Kálmán: Csárdáskirálynő ĉefduko Ferdinánd



Elektitaj kinaj filmaj roloj |



  • ‘‘Bogáncs’‘ (1958)

  • ‘‘Harlekin és szerelmese’‘ (1966)

  • ‘‘Ki látott engem?’‘ (1977)

  • ‘‘Macskafogó’‘ (1986)



Elektitaj televiziaj filmaj roloj |



  • ‘‘Szívroham’‘ (1964)

  • ‘‘Az elefánt’‘ (1978)

  • ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1989-1998)



Dubladaj roloj |


  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Edward Asner, Ernest Borgnine, Wilford Brimley, Robert Brown, Eddie Constantine, James Doohan, Alec Guinness, Obi-Wan Kenobi, Herbert Lom, Fernando Rey, Max von Sydow, Horst Tappert, Eli Wallach, Orson Welles kaj aliaj [2]


Fontoj |



  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio

  • [3]




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár