La Orienta cikonio (Ciconia boyciana) estas vadbirdo de la familio cikoniedoj. Ĝi estas tre proksime rilata kaj similas al la eŭropa Blanka cikonio, el kiu ĝi estis iam ofte traktata kiel subspecio. Ne estas agnoskataj subspecioj de tiu ĉi specio.
Enhavo
1Aspekto
2Kutimoj
3Notoj
4Eksteraj ligiloj
Aspekto |
Videblas klare la diferenca okulareo kaj nigra beko ĉe Orienta cikonio kun rilato al pli konata Blanka cikonio.
Orienta cikonio en rusia poŝtmarko (2007)
Ĝi estas tre simila al la Blanka cikonio, kiu reproduktiĝas en Eŭropo kaj en okcidenta Azio. Tiu blanka cikonio estas granda vadbirdo kun plumoj grandparte blankaj, escepte de la ŝultraj plumoj, primaraj kaj akcesoraj flugoplumoj kaj kovraj plumoj, kiuj ĉiuj brilas nigre. La beko estas nigra, la tarsoj kaj piedfingroj estas malhelruĝaj. Ĝi estas tipe pli granda ol la Blanka cikonio, nome 100–129 cm longa, 110-150 cm alta, kun pezo de 2.8-5.9 kg kaj enverguro de 2.22 m.[1][2] Malkiel ties pli disvastigata parenco, la Orienta cikonio havas ruĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan, kun blankeca iriso kaj nigra beko. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino estas iom pli malgranda ol la masklo. Junuloj estas blankaj kun oranĝecaj bekoj.
Orienta cikonio flugantan.
Oni povas facile distingi tiun cikonion disde gruojn per tio, ke ĝi emas ŝvebi en la aero, kun flugiloj nigraj kaj pintaj. Starante ĝi tenas la kolon en S-formo, kaj ĝi ne povas krii, sed povas eligi sonon per bekfrapado.
Kutimoj |
Orienta cikonio kaptinte angilon.
Ĝi loĝas ĉe larĝaj marĉoj kun arboj. Fiŝoj estas ĝia ĉefa manĝaĵo, cetere ĝi ĉasas ankaŭ akvajn insektojn, ranojn, malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj malofte rodulojn kiaj musoj.
La cikonioj estas migraj birdoj. Komence de marto ili venas al sia genera regiono kaj konstruas el branĉetoj neston sur alta arbo ĉe akvo aŭ sur tegmento kaj fumtubo. La birdino demetas ĉiufoje r-6 blankajn ovojn. Gebirdoj alterne kovas ilin, sed la birdino estas la ĉefa kovanto. Post 32-34 tagoj la idoj eloviĝas. La gepatroj nutras ilin per vomitaj manĝaĵo kaj akvo. Ili elkreskas post 54-65 tagoj. Oktobre la blankaj cikonioj komencas sian vojaĝon al sudo. En la unuaj tagoj de novembro oni jam ne vidas ilin plu en ties genera regiono.
La Orienta cikonio ŝatas vivi kune kun homoj, tial de antikveco homoj jam bone ĝin konas. Iam la Orienta cikonio troviĝis en Japanio, Ĉinio, Koreio kaj sudorienta Rusio (Siberio)]. Ĝi estas nune formortinta en Japanio kaj Koreio. Tamen en majo 2007 oni registris idon en naturo en Japanio la unuan fojon post 40 jaroj. Ĝi estis ido de du cikonioj kiuj estis bredataj en kaptiveco.[3] Post reproduktado, la cikonioj migras al orienta Ĉinio en septembro kaj revenas en marto. Plej rare tiu cikonio flugas ĝis Filipinoj, en nordorienta Barato, Bangladeŝo kaj Birmo.
La Orienta cikonio estas solema birdospecio escepte dum la reprodukta sezono.
La scienca nomo rememoras Robert Henry Boyce, nome funkciulo de Ŝanhajo.
Pro habitatoperdo kaj troa ĉasado, tiu palearktisa kaj orientalisa birdo estis klasata kiel Endanĝerita Specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES. BirdLife International ĉirkaŭkalkulas la tutmondan populacion je 1,000 al 2,500 individuaj plenkreskuloj, tra areo tre ampleksa de ĉ. 474,000 km², kun malpliiĝantaj nombroj.
Notoj |
↑ Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
↑ CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
↑ Endangered white storks hatch egg, Steve Jackson, BBC News, 20a Majo 2007.
Eksteraj ligiloj |
BirdLife International (2008). Ciconia boyciana. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
0
$begingroup$
I am designing a multi class classifier for 11 labels. I am using SMOTE to tackle the sampling problem. However I face the following error:- error at SMOTE from imblearn.over_sampling import SMOTE sm = SMOTE(random_state=42) X_res, Y_res = sm.fit_sample(X_f, Y_f) error ~/.local/lib/python3.6/site-packages/sklearn/neighbors/base.py in kneighbors(self, X, n_neighbors, return_distance) 414 "Expected n_neighbors <= n_samples, " 415 " but n_samples = %d, n_neighbors = %d" % --> 416 (train_size, n_neighbors) 417 ) 418 n_samples, _ = X.shape ValueError: Expected n_neighbors <= n_samples, but n_samples = 1, n_neighbors = 6 Why does it say I have only 1 n_samples? When I tr...