Alalo
Laŭ la helena mitologio, Alalo (el la greka Ἀλαλά, el ἄλαλος «surda») estis dajmonino kiu personigis la milit-krion. Pro tio, oni konsideras ŝin unu el la Maĥoj. Laŭ Pindaro, Alalo estis filino de Polemo, malpli grava milita diaĵo, kaj estis "anonco de lancoj, al kiu la soldatoj oferiĝis por la bono de la urbo en sankta mort-oferado"[1].
Ŝia nomo signifis laŭta krio, speciale tiu, milita, el la greka onomatopea vorto ἀλαλή [alalē],[2] kaj la verbo ἀλαλάζω (alalaző), vekigi la militan krion. Ŝi ofte partoprenis la sekvantaron de Areso, olimpa dio pri milito, kies batal-krio, "Alale alala", estis la nomo de ĉi tiu diino. Fakte, Alalaxios estis unu el la epitetoj de Areso. La grekaj soldatoj atakadis la malamikojn kun ĉi tiu miilit-krio, por panikigi la kontraŭan armeon. Verŝajne, la origino de tiu onomatopeo estas la teruriga kriĉado de la strigoj.
Dum la milito inter Grekio kaj Italio, kadre de la Dua Mondmilito, grekaj soldatoj uzadis similan krion, "άέρα" (aera). Antaŭe, dum la faŝisma Ventennio, iomete modifiita krio ("eja eja alalà", kie "eja" havis la saman signifon ol milit-krio, laŭ Esĥilo kaj Platono), estis adoptita de la Arditoj, specifa korpuso de la faŝisma armeo. Ĝi estis elpensita de Gabriele D'Annunzio post la konkero de Fiume.
En la televid-felietono Xenia:Warrior Princess, la milit-krio "Alalaes" estis propra de la ĉefrolulino.
Eksteraj ligiloj |
angle Alalo ĉe Theoi.com
Notoj kaj referencoj |
↑ Pindaro. Ditiramba fragmento, 78.
↑ LSJ kapvorto ἀλαλή