Ruĝa ribo
Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Ribes rubrum L. 1753 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ruĝa ribo (Ribes rubrum) estas bero, origine el la okcidenta parto de Eŭropo: Belgio, Germanio, Francio, Nederlando, Nord-Italio kaj Nord-Hispanio. Ĝi estas foliperdanta arbusto, normale 1 ĝis 1,5 m alta, kelkfoje 2 m, kun manlobaj folioj kun kvin loboj. La floroj estas modestaj flavoverdaj kaj la manĝeblaj beroj estas helruĝaj aŭ kelkfoje blankaj. La beroj (diametro proks. 8-12 mm) pendas en grapoloj de 3 ĝis 10 beroj, la longeco de tia grapolo estas 4 ĝis 8 cm. Plantita arbusto povas doni 3 ĝis 4 kg da beroj, ĉirkaŭ la mezo aŭ fino de la somero. Estas du specioj kun taksonomie neniu diferenco:
- ruĝa ribo
- blanka ribo
Nutra valoro (100g) |
| Energio | 56 Kkal/191,8 kĴ |
| Proteino | 1,3 g |
| Graso | 0,2 g saturita - 0 g |
| Karbohidrato | 7,9 g sukero - 7,9g |
| Fibroj | 3,5 g |
| Natrio | 1,4 mg |
| Vitamino C | 21 mg |
| Fero | 1,2 mg |
Blankaj riboj