Blua Banano






Blua Banano




Loĝdenseco en Eŭropo, kies Blua Banano estas plej dense loĝita.


Blua Banano estas fakvorto de demografio kaj ekonomio en Eŭropo. Ĝi indikas banano-forman kaj dense loĝitan urban areon en Eŭropo, kiu etendiĝas de Nordokcidenta Anglio ĝis Milano. Sume, ĝia loĝantaro estas 110 milionoj da homoj.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj koncentriĝoj de homoj, kapitalo kaj industrio en la mondo.[2]
La koncepton kaj terminon elpensis en 1989 RECLUS, grupo de francaj geografiistoj estrita de Roger Brunet.[3]



Urbegoj en la regiono |



  • Leeds

  • Sheffield

  • Liverpool

  • Manchester

  • Nottingham

  • Birmingham

  • Londono

  • Lille

  • Amsterdamo

  • Hago

  • Roterdamo

  • Gento

  • Bruselo

  • Antverpeno

  • Eindhoven

  • Ruhr-regiono

  • Duseldorfo

  • Kolonjo

  • Bonn

  • Frankfurto ĉe Majno

  • Luksemburgo

  • Strasburgo

  • Stutgarto

  • Nurenbergo

  • Munkeno

  • Zuriko

  • Torino

  • Milano

  • Venecio

  • Ĝenovo



Vidu ankaŭ |



  • Ora Banano

  • Flandra Diamanto



Referencoj |





  1. The European Blue Banana. Eu-partner.com (2011-03-03). Alirita 2013-09-14.


  2. Gert-Jan Hospers (2003). “Beyond the Blue Banana? Structural Change in Europe's Geo-Economy”, Intereconomics 38 (2), p. 76–85. doi:10.1007/BF03031774. 


  3. BRUNET, Roger. (1989) Les villes europeénnes: Rapport pour la DATAR (france). Montpellier: RECLUS. ISBN 2-11-002200-0.








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár