Analiza filozofio
Analiza filozofio estas moderna filozofia tradicio kiu baziĝas sur la lingva analizo de la terminoj uzataj en la filozofio kaj en ĉiutaga parolo. Ĝi estas ĉefe praktikata en la anglalingvaj landoj kaj en Pollando, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob Frege, la aŭstro Ludwig Wittgenstein, kaj la anglo Bertrand Russell. Unu el plej gravaj filozofoj analizaj estis ankaŭ Tadeusz Kotarbiński, Alfred Tarski kaj Stanisław Leśniewski. Ĝi kontrastas al la kontinenta filozofio.
Pola filozofo Jan Woleński rigardas en verko "Kierunki i metody filozofii analitycznej" (Direktoj kaj metodoj de analiza filozofio) tiujn fakojn de tiu filozofio:
- filozofio de "sana racio" de George Moore.
atomismo logika de Bertrand Russell kaj unua filozofio de Ludwig Wittgenstein
- logika empirismo
- Lvova-Varsovia skolo
- dua filozofio de L. Wittgenstein
- filozofio de slango de Oxford
- formala filozofio
Filozofio analiza celas esplori plej objektive eĉ partojn de objektoj. Ĝi ne celas krei grandajn ĝeneralajn filozofajn sistemojn sed simple esplori mondon per analizo logika. Pro fenomenoj prezentantaj en la lingvo homo ne povas laŭ filozofio analiza forkuri de esplorado per lingvo. Tial lingvo estas instrumento kaj objekto de tiu filozofio.
Vidu ankaŭ |
- Logiko
- Filozofio de lingvo
- Richard Kirkham
- Teoria filozofio
Eksteraj ligiloj |
- http://plato.stanford.edu
- http://www.dif.unige.it/esap
- http://www.galilean-library.org/int17.html
- http://www.philosophicalgourmet.com/analytic.htm