Aŭstria Marbordo
La Aŭstria Marbordo estis provinco (administra unuo) de Aŭstrio-Hungario kaj apartenis al Cislajtio. Ĝi ekzistis de 1849 ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝia ĉefurbo estis Triesto.
En diverslingvaj partoj de la imperio ĝi havis jenan nomojn:
Germana lingvo: Küstenland, ekster Aŭstrio: Österreichisches Küstenland
Hungara lingvo: Tengermellék
Itala lingvo: Litorale austriaco
Kroata lingvo: Austrijsko primorje
Slovena lingvo: Avstrijsko primorje (la nomo restas en la nuna slovenia provinco Primorska)
La provinco havis areon de ĉirkaŭ 8.000 km² kaj 900.000 loĝantojn; ĉirkaŭ du kvinonoj estis italoj, triono slovenoj, kvinono kroatoj kaj dekono aŭstroj. Ĝi konsistis el tri partoj:
- princa graflando Gorica kaj Gradiška
- urbo Triesto
- Istrio
En 1918 la Marbordon ricevis Italio. Post la dua mondmilito ĝin ricevis Jugoslavio, nur Triesto kaj Gorizia restis italaj.