Observatorio La Silla
La observatorio La Silla aŭ La-Silla-observatorio sur la 2.400 m alta monto La Silla estis la unua observatorio de la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio, al kiu aldoniĝis intertempe alia observatorio sur la Cerro Paranal.
Jam en 1964 antaŭ la oficiala fondiĝo de ESO, oni serĉis bonan situon por astronoma observatorio ĉe la marbordo de norda Ĉilio. Fine oni decidis pri Cinchado, ĉirkaŭ 160 km norde de La Serena (Ĉilio). Cinchado estis kromnomita La Silla (la hispana vorto por selo). En 1969 malfermiĝis la observatorio.
Vidu ankaŭ |
- Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo
- NTT
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala TTT-ejo de la observejo La Silla (angle)
- wissenschaft.de – Nova kuzo por la tero (germane)