Eŭzebo de Cezareo









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri kristana historiisto, mortinta en 340. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebo.















































Eŭzebo de Cezareo

Eusebius of Caesarea.jpg


Persona informo

Naskiĝo
ĉirkaŭ 260
en Ĉemara Cezareo

Morto
ĉirkaŭ 340
en Ĉemara Cezareo

Religio

Ortodoksismo [#]

Lingvoj

antikva greka lingvo [#]

Ŝtataneco

Bizanca imperio [#]
Profesio

Profesio
teologo • pastro • historiisto de kristanismo • verkisto • kleriko • historiisto [#]

Verkoj

Prieklezia historio

Episkopo de Ĉemara Cezareo

Regado
ekde ĉirkaŭ 314

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Eŭzebo de Cezareo (ĉ. 260 - ĉirkaŭ 340) (latine, Eusebius) estis historiisto de la kristana eklezio, episkopo de Cezareo en Palestino kaj partopreninto en la Koncilio de Niceo. Lia ĉefa verko estas Prieklezia historio (ĉ. 325, greklingva), kiu estas historio de kristanismo ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis la Koncilio en 325. Li kompilis la historion el la pli antikvaj verkoj (multaj nun perditajn) de historiistoj (ekzemple, Josephus), episkopoj, sanktuloj kaj herezuloj. Lia historio fariĝis la "tradicia" historio de frua kristanismo. Li verkis la historion por aliaj kristanoj.


Alia nomo de Eŭzebo estis Eŭzebo Pamfilio ĉar li estis amiko de Pamfilo.


Eŭzebo estis alte klerigita kaj admiranto de Origeno kaj Konstantino.


Doktrine, Eŭzebo kredis al duon-arianismo kaj unufoje eĉ provizis rifuĝejon al Ario mem. Duon-arianismo staris meze inter arianismo kaj katolikismo. La Koncilio prenis la baptan kredon de Eŭzebo kaj redaktis ĝin por produkti la Nicean Kredon, kiu favoris katolikismon kontraŭ arianismo. Por fari tion, la Koncilio aldonis la vorton homoousios ("kunsubstanca") al lia kredo. Eŭzebo subskribis la Nicean Kredon, sed poste staris kontraŭ ĝi: laŭ duon-arianismo, Kristo kaj Dio ne estas homoousios (sama ousios aŭ substanco) sed homoiousios (simila substanco).


La Nova testamento de Eŭzebo ekskludis la librojn:



  • Jakobo

  • 2 Petro

  • 2 Johano

  • 3 Johano

  • Judas


Kvankam tiuj libroj estis legitaj en multaj preĝejoj en lia tago, laŭ Eŭzebo ili ne estis menciitaj de la aŭtoroj en la tempo de la apostoloj. Malsimile al la aliaj libroj de la Nova testamento. La kanono de la Nova testamento ne estis firme decidita ĝis la jarcento post Eŭzebo.


Laŭ Eŭzebo, Paŭlo skribis 14 leterojn, inkluzive de la letero al la Hebreoj. La greka de la letero estas pli bonstila ol la aliaj leteroj ĉar ĝi estas traduko el la hebrea.


Eŭzebo opinias, ke la Apokalipso ne estis verkita de Johano la Evangeliisto ĉar la greka estas pli aĉa ol lia evangelio.















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár