Fervojo Grande Ceinture de Parizo



































Fervojo Grande Ceinture de Parizo

Frajt-trajno en Sucy-en-Brie, Francio


Frajt-trajno en Sucy-en-Brie, Francio

Superrigardo
Tipo
Frajto
Trafikado

Trafikanto

SNCF
Teknikaj trajtoj
Longo
157 km

Ŝpuro
1435 mm (Normala ŝpuro)

Fervoja elektra sistemo
1.5 kV









v  d  r


Information icon.svg





Mapo


La Fervojo Grande Ceinture de Parizo (france Ligne de la grande ceinture de Paris) estas fervoja linio ĉirkaŭ Parizo 15 kilometrojn for de "Periferia Bulvardo" (france Boulevard Périphérique). La decido konstrui ĝin estis alprenita en la fino de la 19-a jarcento, por interkonekti la radiusajn liniojn kunligantajn la ĉefurbon kun la regionoj kaj por malŝarĝi la ekzistantan Fervojon Petite Ceinture (france Ligne de Petite Ceinture).



Priskribo |


Fervojo Grande Ceinture de Parizo estas nun tute dediĉita al frajta trafiko en siaj norda kaj orienta partoj inter stacidomo Sartrouville kaj Villeneuve-Saint-Georges, kunliganta la orientan (Normandio), nordan (Pikardio, Benelukso, Britio), orientan (Loreno, Alzaco, Germanio) kaj sud-orientan kaj sud-okcidentan itinerojn kaj ties plilongigojn en Italion, Svislandon kaj Hispanion, kaj la interkonektojn inter la uzinoj de Francilio. Ĝi kunligis komutejojn de Achères, Villeneuve-Saint-Georges kaj Le Bourget ĝis la fermo de la du unuaj el ili en 2005-2006. Intensa trafiko (pli ol 200 trajnoj potage) en kelkaj partoj, interalie en Seine-Saint-Denis, estas proksima al saturiĝo.


Okcidente, mallonga parto, inter Stacidomo de Sartrouville kaj Achères-Ville, estas komune uzata kun linio Parizo-Rueno, kaj kun unu el la branĉoj de RER A.


La suda parto, inter Stacidomo de Versailles-Chantiers kaj Stacidomo de Juvisy-sur-Orge estas ankaŭ uzata de suburbaj trajnoj (RER C) kaj de TGV (Le Havre-Rueno-Liono-Marsejlo).


Nur la parto Achères-Versailles ne plu estas uzata; ĝi estis parte remalfermita al pasaĝera trafiko la 12-an de decembro 2004 en la parto Saint-Germain-en-Laye-Noisy-le-Roi (projekto GCO).



Vidu ankaŭ |



  • Fervojo Petite Ceinture

  • Transilien

  • Grande ceinture Ouest


  • Schéma de la ligne de la grande ceinture de Paris (france)



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Fervojo Grande Ceinture de Parizo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Bildgalerio Grande Ceinture de Paris



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár