Upsalo




Koordinatoj: 59°52′00″N 17°38′00″E  /  59.866667°N, 17.633333°O / 59.866667; 17.633333 (Upsalo)









































































Upsalo

akademie[mankas fonto] kaj arkaike svede: Upsala
urbo

Domkyrkan i Uppsalas stadsbild.jpg

Katedralo en Upsalo





Uppsala vapen.svg

Blazono



Oficiala nomo: Uppsala

Ŝtato

Svedio Svedio

Historia provinco

Uppland

Moderna provinco

Uppsala län
Regiono

Svealand

Rivero

Fyris

Situo
Upsalo
 - koordinatoj

59°52′00″N 17°38′00″E  /  59.866667°N, 17.633333°O / 59.866667; 17.633333 (Upsalo)

Areo
47,86 km² (4 786 ha)

Loĝantaro
144 839 (31.12.2008)
Denseco

3 026,31 loĝ./km²

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo





Situo enkadre de Svedio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Svedio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Uppsala

Retpaĝo: www.uppsala.se


Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike, Upsala) estas universitata urbo en Svedujo, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Sveonujo; la komunumo de Upsalo havis 124 036 loĝantojn en la jaro 2000.


La universitato de Upsalo estas la plej malnova en Nordujo, fondita en 1477.


Kiel urbo de la sveda ĉefepiskopo, Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo. Ĝi ankaŭ estis la plej grava centro por la svear ĝis la frua mezepoko. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Personoj en la historio de la urbo




  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Krome


  • 5 Esperanto-movado


  • 6 Referencoj





Geografio |


La urbo situas meze de malalta ebenaĵo, ĉirkaŭ 70 km nord-nordokciente de Stokholmo, ĉirkaŭ 35 km nordokcidente de la internacia flughaveno Arlanda.


Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la rivereto Fyris. Tradicie oni rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata biblioteko Carolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. province aŭ episkopuje bazitaj studentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj el Gotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.



Historio |


La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svede Gamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandaj tumuloj el la jaroj 475–550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed oni ne scias certe.


En la jaro 1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros"); Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urbo Västerås. La nomo Ar-os signifis river-buŝon, kion havis ambaŭ urboj al lago Melareno.



Personoj en la historio de la urbo |



  • Linnaeus

  • Elias Magnus Fries

  • Dag Hammarskjöld

  • Nathan Söderblom

  • Valdemar Langlet

  • Nina Borovko-Langlet

  • Róbert Bárány



Vidindaĵoj |



  • La katedralo, kun la tomboj de interalie Gustavo Vasa, Carl von Linné kaj Emanuel Swedenborg; tiu de Dag Hammarskjöld situas en la granda tombejo de la urbo, en la periferio de la nuna urbocentro.


  • La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiaj karceroj, la reĝo Eriko la 14-a murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.


  • Malnova Upsalo kun siaj tumuloj kaj mezepoka preĝejo.


  • La ĉefa domo de la universitato, fondita en 1477. (La Universitato de Upsalo ne havas kampuson; ĝiaj institucioj kaj studentaj loĝejoj nuntempe troveblas dise en la tuta urbo.)

  • La universitata biblioteko Carolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipe Codex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la orientgota biblio tradukab Wulfila.


Krome |



  • Akademio Comenius

  • Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo



Esperanto-movado |


La Enciklopedio de Esperanto skribas pri Upsalo:








Citaĵo



 Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto Lingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899. 
— EdE-U

En Upsalo en jaro 1891-a fondiĝis la dua Esperanto-klubo en la mondo, post la nurenberga klubo kiu origine estis volapuka klubo. Kvar jarojn poste fondis kvar membroj de tiu klubo — Valdemar Langlet, Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — la gazeton Lingvo Internacia, kun financa apogo de odjesano Vladimir Gernet, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1]



Referencoj |




  1. Adam Zakrzewski: Historio de Esperanto 1887-1912. Librejo Gebethner kaj Wolff, Varsovio 1913. Reeldonis Pola Esperanto-Asocio, Varsovio 1979. (Paĝo 57)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár