Distrikto Vecsés




La Distrikto Vecsés [veĉEŝ] (hungare Vecsési járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas en la meza parto de la departemento (en la meza parto de Hungariio).




Aerfoto pri Vecsés


La distrikta ĉefurbo estas Vecsés, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj kaj unusola grandvilaĝo.


La areo estas 119,74 km², kie loĝas 47 126 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bredadoj, krome mulzaj laboras en Budapeŝto. Brasiko de Vecsés estas tutlande fama.



Historio |


Tiu distrikto estis fondita en 2013. Vecsés neniam estis distrikta ĉefurbo. Pli frue la komunumoj apartenis al diversaj distriktoj, ekzemple „Distrikto Kispest”.



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Vecsés

  • aliaj urboj:

    • Maglód

    • Üllő



  • grandvilaĝo: Ecser



Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko