Zuchwil













































Zuchwil

Blazono de Zuchwil


Blazono de Zuchwil

Komunuma administrejo de Zuchwil


Komunuma administrejo de Zuchwil
Kantono
Soloturno
Distrikto
Wasseramt

Koordinatoj 

47°12′20″N 7°33′35″O  /  47.20556°N, 7.55972°O / 47.20556; 7.55972 (Zuchwil)Koordinatoj: 47°12′20″N 7°33′35″O  /  47.20556°N, 7.55972°O / 47.20556; 7.55972 (Zuchwil)
Nombro de enloĝantoj
8684
Areo
4,63 km²
Alteco
433 m super marnivelo
Poŝtkodo
4528
Komunumkodo
2534

Mapo de Zuchwil


Mapo de Zuchwil







v  d  r


Information icon.svg



Zuchwil [Zuĥvil] estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 8684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Zuchwil situas oriente de la kantonĉefurbo Soloturno ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Ĝian orientan limon forma la rivero Emme, kiu en la nordorienta angulo de Zuchwil alfluas la Aron. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de Soloturno, kun kiu ĝi estas komplete ligita.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 24,8% servas por agrikulturo kaj 52,9% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo limas en nordo al Feldbrunnen-Sankt Niklaus kaj Riedholz, en oriento al Luterbach kaj Derendingen, en sudo al Biberist, kaj en okcidento al Soloturno.



Trafiko |


Kvankam tra Zuchwil pasas du trajnlinioj, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. La ĉefstacidomo de Soloturno, kiu situas rekte ĉe la nordokcidenta komunumlimo de la komunumo, tamen atingeblas ek de la centro de Zuchwil en dek minutoj piede, kaj la komunumo estas pere de la loka buslinio n-ro 6 konektita al la loka busreto de Soloturno.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Zuchwil datiĝas el la jaro 1052 kiel Zuchwile. En la komunumo tamen jam en romia tempo ekzistis homaj setlejoj, kiel pruvis la restaĵo de romia bieno kaj la ŝoseo de romia strato.
En la jaro 1365 la urbo Soloturno akiris de la Grafoj de Buchegg la jurisdikcion pri Zuchwil kaj en la jaro 1501 ankaŭ la regado transiris al Soloturno.


1817 la kadavro de Tadeusz Kościuszko estis enterigita en la tombejo de Zuchwil, ĝis ĝi poste estis rehejmigita al la reĝa tombejo en Krakovo en Pollando.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Zuchwil en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo

  • Zuchwil en la Historia Leksikono de Svislando





Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko