Smithsonian Institution






La "Kastelo" (1847), nome unua konstruaĵo de la institucio kaj ankoraŭ ties ĉefa sidejo.


La Smithsonian Institution (en esperanto Smizonia Institucio), starigita en 1846 "por pliigo kaj disvastigo de sciaro," estas grupo de muzeoj kaj priserĉejoj administrataj de la usona registaro. Origine organizita kiel "United States National Museum" (Usona Nacia Muzeo), tiu nomo malvalidiĝis kiel administra ento en 1967.[1]


Kromnomata "the nation's attic" (nacia mansardo)[2] pro ties eclektika enhavo de 137 milionoj da aĵoj,[3] la institucia vaŝingtona kerno de deknaŭ muzeoj, naŭ priserĉejoj, kaj bestoĝardenoj- el kiuj multe estas historiaj aŭ arkitekturaj majstroverkoj- estas la plej granda tia komplekso en la mondo. Aldonaj konstruaĵoj situantas en Arizono, Marilando, Novjorkio, Virginio, Panamo kaj aliloke, kaj 168 aliaj muzeoj estas smizoniaj aliĝoj.


La 30 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj de la Institucio[4] estas akceptataj senpage; fondusoj devenas el la propra havaĵo de la Institucio, privataj kaj entreprenaj kontribuoj, membraro, registara elteno, kaj vendado.[3]


Instituciaj publikaĵoj estas la gazetoj Smithsonian kaj Air & Space. Folkways Records estas diskeldonejo de la Smizonia Institucio, kiel filio de Smithsonian Folkways.


38°53′20″N 77°01′34″U  /  38.8888°N, 77.026°U / 38.8888; -77.026 (Smithsonian Institution)




Enhavo






  • 1 Vidu ankaŭ


  • 2 Bibliografio


  • 3 Notoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vidu ankaŭ |


  • Nacia Portreta Galerio


Bibliografio |



  • Nina Burleigh, Stranger and the Statesman: James Smithson, John Quincy Adams, and the Making of America's Greatest Museum, The Smithsonian, HarperCollins, September 2003, hardcover, 288 pages, ISBN 0-06-000241-7

  • Heather Ewing (2007). The Lost World of James Smithson: Science, Revolution, and the Birth of the Smithsonian. Bloomsbury. ISBN 978-0-7475-7653-2.



Notoj |




  1. Smithsonian History > National Museum of American History. Smithsonian Institution. Alirita 21a Junio 2013.


  2. Michael Kernan, "A Real 'Nation's Attic'", Smithsonian, Novembro 1997, [1]

  3. 3,03,1About the Smithsonian.


  4. Vidu la retejon de la Smithsonian Institution (kun statistikoj), ĉe http://newsdesk.si.edu/about/stats



Eksteraj ligiloj |



  • retejo de Smithsonian Institution

  • Muzemapo

  • retejo de Smithsonian Collections Search Center

  • retejo de Smithsonian Education

  • retejo de Smithsonian Wild

  • retejo de Smithsonian Institution Scholarly Press


  • Smithsonian Collections Search Center.




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko