Vyškov




Koordinatoj: 49°16′12″N 16°59′35″E  /  49.27°N, 16.99306°O / 49.27; 16.99306 (Vyškov)










































































































































Vyškov

germane: Wischau
urbo

Radnice (Vyškov- czech republic) 03.JPG

Urbodomo en Vyškov






Vlajka města Vyškova.svg

Flago


Znak města Vyškova.svg

Blazono



Oficiala nomo: Vyškov

Kromnomoj: Moravia Versajlo, Hanakia Versajlo

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Sudmoravia regiono
Distrikto

Distrikto Vyškov
Administra municipo

Vyškov
Historiaj regionoj

Moravio, Hanakio

Montaro

Drahanská vrchovina
Ŝoseo

D1
 - fervojstacio
Vyškov na Moravě
Memorindaĵoj

Vyškov kastelo, Restaĵoj de remparoj
Riveroj

Malá Haná, Haná

Situo
Vyškov
 - alteco
254 m s. m.
 - koordinatoj

49°16′12″N 16°59′35″E  /  49.27°N, 16.99306°O / 49.27; 16.99306 (Vyškov)

Areo
50,40 km² (5 040 ha)

Loĝantaro
22 167 (03.09.2010)
Denseco

439,82 loĝ./km²

Malaltebenaĵo

Hornomoravský úval
Ĝardeno

Kastela ĝardeno

Unua skribmencio

1141

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
682 01

NUTS 3
CZ064

NUTS 4
CZ0646

NUTS 5
CZ0646 592889

Katastraj teritorioj
5
Partoj de urbo
14
Bazaj sidejunuoj
30




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vyškov

Retpaĝo: www.vyskov-mesto.cz


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio

Vyškov estas urbo kun 23 200 loĝantoj, situanta en Moravio, sur supra fluo de rivereto Haná, 34 km nordoriente de urbo Brno.


Arkeologiaj trovaĵoj atestas loĝigon de tiu ĉi spaco jam en la malflrua ŝtona tempo. La unuaj skribmencioj estas el la jaro 1141, kiam la vilaĝo estis landsinjora posedaĵo. Fine de la 12-a jarcento ĉi tien estis transportita administra centro el Pustiměř. En 1248 Vyškov fariĝis posedaĵo de olomoucaj episkopoj kaj ĝi restis ilia preskaŭ 600 jarojn. En la 2-a duono de la 13-a jarcento la devene landsinjora vilaĝo ŝanĝiĝis en vilaĝon de urba tipo kaj ĝi akiris urbajn rajtojn. En la 14-a jarcento Vyškov estis jam urbo. En la tempo de husanaj militoj ĝi estis dezertigita de husanoj, en la tempo de hungaraj militoj ĝi estis forbruligita. Pluajn perdojn ĝi suferis dum la tridekjara milito. Prosperon ĝi ĝisatendis en la 2-a duono de la 17-a jarcento. Tiutempe ĉi tie estis eĉ episkopa monerstampejo kaj Vyškov havis kromnomon Moravia Versajlo. Incendio neniigis la urbon kaj kastelon en la jaro 1753. Malgraŭ tio, ke la renovigita kastelo ankoraŭ gastigis kelkajn signifajn personecojn (en la jaro 1800 ĉi tie renkontiĝis la rusa caro Aleksandro la I-a kun la aŭstria imperiestro Franciso), ĝi plu neniam atingis sian estintan belecon. Post napoleonaj militoj en la 1-a duono de la 19-a jarcento estis detruitaj la urbaj pordegoj kaj la urbo akiris novan spacon por evoluo.


La kernon de la urbo kreas triangula placo kun apudaj stratoj, kiujn foje ĉirkaŭigis remparoj kun tri enirejpordegoj. Hodiaŭ konserviĝis kelke da restaĵoj de la remparoj.


La kastelo en Vyškov staras en loko de devena gotika burgo el la 15-a jarcento. Kastelĝardeno estis fondita ankaŭ en la 15-a jarcento, post la sveda invado ĝi estis renovigita. En la konstruaĵo de la kastelo estas lokigita Muzeo de regiono de Vyškov, kiu koncentras kolektaĵojn historiajn, arkeologiajn, etnografiajn kaj kolektaĵon de belartoj. Konata estas ankaŭ ampleksa kolektaro de popolceramiko el Vyškov, kies produktado havis en Vyškov sian fonregionon de komence de la 18-a jarcento ĝis la jaro 1945. Renesanca urbodomo en la placo devenas el la jaro 1569. Ĝi estis renovigita en 1613 kaj en duono de la 18-a jarcento. Al renesancaj konstruaĵoj apartenas kapelo de sankta Anno kun fragmentoj de surmuraj pentraĵoj. La kapelo devenas el la 16-a jarcento.


En la urbo estas grava fabriko Rostex, kulturon prizorgas Biblioteko Karel Dvořáček kaj Muzeo de Vyškov-regiono kaj por amuzo servas Akvoparko Vyškov. En majo 2006 estis malfermita dinoparko, do parto de zoo kun figuroj de pratempaj saŭroj.


Eminentaj famuloj de la urbo estas verkisto Karel Dvořáček kaj sciencisto, vojaĝisto, verkisto kaj arabisto Alois Musil.



Esperanto |


En Vyškov okazis la 11-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 2005.



Eksteraj ligiloj |



  • Dinoparko Vyškov

  • Akvaparko Vyškov

  • Biblioteko Karel Dvořáček en Vyškov













Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko