Oekingen













































Oekingen

Blazono de Oekingen


Blazono de Oekingen

Oekingen


Oekingen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Kantono
Soloturno
Distrikto
Wasseramt

Koordinatoj 

47°10′50″N 7°36′15″O  /  47.18056°N, 7.60417°O / 47.18056; 7.60417 (Oekingen)Koordinatoj: 47°10′50″N 7°36′15″O  /  47.18056°N, 7.60417°O / 47.18056; 7.60417 (Oekingen)
Nombro de enloĝantoj
758
Areo
2,45 km²
Alteco
450 m super marnivelo
Poŝtkodo
4566
Komunumkodo
2529

Mapo de Oekingen


Mapo de Oekingen







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Oekingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Oekingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. La setlejoj de Oekingen komplete kunkreskis kun la sudokcidenta najbarkomunumo Kriegstetten. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oekingen kaj la setlejoj Brüggacher, Galgacher, Chöchfeldacher kaj Hauenfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Oekingen limas en nordo al Subingen, en oriento al Horriwil, en sudoriento al Hersiwil, en sudo al Halten, en okcidento al Kriegstetten, kaj en nordokcidento al Derendingen.



Trafiko |


En nordo tra Oekingen pasas la kantona vojo de Kriegstetten al Subingen. Tra la vilaĝo mem kondukas konektaj vojoj de Kriegstetten al Horriwil kaj de Kriegstetten al Etziken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sudokcidente apud Kriegstetten. Sur la teritorio de la komunumo Oekingen ne troviĝas haltejo de publika trafikilo. Tamen la bushaltejoj en la najbara komunumo Kriegstetten atingeblas piede en malmultaj minutoj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Oekingen datiĝas el la jaro 1263 kiel Otechingen. Dum mezepoko Oekingen apartenis al la Senorujoj Halten de la Grafoj de Kiburgo, kiu en la jaro 1466 estis vendita al la urbo Soloturno. La supera jurisdikcio ĝis 1665 apartenis al Berno kaj tiam transiris al Soloturno. Tiam Oekingen estis atribuita al la soloturna voktejo Kriegstetten. En 1886 de Josef Müller en Oekingen en la malnova paperfabriko ĉe la bordo de Oesch estis konstruita elektrejo kaj alttensia kondukilo al Soloturno, kiu estis la unua tiuspeca instalaĵo en Svislando. [2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Stefan Frech: Oekingen en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-14)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Oekingen

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oekingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko