Esperanto-Asocio de Finnlando




Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de Esperanto. EAF estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.


La oficejo de la asocio situas en la adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, proksime al la placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio.




Enhavo






  • 1 Agadoj


    • 1.1 Eldonaĵoj


    • 1.2 Lokoj de Vintraj kaj Aŭtunaj Tagoj


    • 1.3 Internacia kunlaboro




  • 2 Strukturo


    • 2.1 Estraro


    • 2.2 Membraro




  • 3 Historio


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Agadoj |



Eldonaĵoj |


Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto. La asocio eldonis esperantlingve la finnan nacian epopeon Kalevala kaj Muminvalon, kaj ĝi vendas finnan-esperantan vortaron kaj la originalan novelaron Kie Boacoj Vagadas de la finna aŭtorino Eija Salovaara.


La organo de la asocio nomiĝas Esperantolehti - Esperanta Finnlando.



Lokoj de Vintraj kaj Aŭtunaj Tagoj |


La asocio aranĝas ĉiujare du semajnfinajn eventojn, Vintrajn Tagojn en marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro. La Vintraj Tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Krome la asocio okazigas aliajn eventojn, ekz. trejnseminariojn aŭ someran Esperantokurson.


















































































































































































Jaro Vintraj Tagoj Aŭtunaj Tagoj
1985 Imatra
Mariehamn
1986 Helsinki
Bengtsfors, Svedio
1987 Jyväskylä
Tampere
1988 Joensuu
Lahti
1989 Salo
Oulu
1990 Helsinki
Viborg, Sovetio
1991 Turku
Tampere
1992 Lammi
Karhula / Hamina
1993 Lahti
Jyväskylä
1994 Järvenpää
Iisalmi
1995 Tampere
Naantali
1996 Helsinki
Enontekiö
1997 Seinäjoki
Tammela / Somero
1998 Kuopio
Lappeenranta
1999 Tampere
Houtskär
2000 Rovaniemi
Iitti
2001 Hämeenlinna
Helsinki
2002 Mikkeli
Taivalkoski
2003 Lahti
Raŭmo
2004 Jyväskylä
Iisalmi
2005 Orivesi
Lesjöfors, Svedio
2006 Turku
Haukipudas
2007 Kotka
Vaasa
2008 Espoo
Heinola
2009 Kouvola
Pori
2010 Jyväskylä
Tallinno kaj Tartu, Estonio
2011 Tampere
Tornio / Haparanda, Svedio
2012 Riihimäki
Mariehamn, Alando
2013 Helsinki
Kasnäs
2014 Turku
Iisalmi
2015 Tampere
Lahti
2016 Hämeenlinna
Taivalkoski
2017 Helsinki
Tammela
2018 Hyvinkää

En la jaro 2007, la jubilea jaro de EAF, realiĝis tri ĉefaj eventoj: la jubilea tago la 28-an de aprilo, Festivalo Arta Lumo la 27-an de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Kuopio kaj oktobre simpozio "Finnlando, Esperanto kaj pluraj lingvoj praktike" en la dulingva urbo fi Vaasa, sv Vasa. Aŭtunaj Tagoj en 2007 estis ligitaj al la simpozio.



Internacia kunlaboro |


EAF aliĝis en 1939 al Internacia Esperanto-Ligo kiel Landa Asocio, malaktiviĝis kiel landa asocio en 1941-1946 kaj definitive aliĝis en 1955 al Universala Esperanto-Asocio. Finnlanda Esperantista Junulara Organizo estas nacia sekcio de TEJO kaj ĝis 2002 kunlaboris kun aliaj nordiaj Esperanto-junularoj en la organo Kvinpinto.



Strukturo |



Estraro |


La nuna estraro de la asocio estas:



  • Prezidanto: Tuomo Grundström

  • Vicprezidanto: Päivi Saarinen

  • Sekretario: Tiina Oittinen

  • Kasisto: Tiina Kosunen

  • Aliaj estraranoj: Robert Bogenschneider, Arja Kuhanen, Paula Niinikorpi

  • Vicestraranoj: Tapani Aarne, Börje Eriksson, Miamaria Saastamoinen



Membraro |


EAF havas individuajn membrojn kaj 9 membroorganizojn, el kiuj 6 estas lokaj esperantokluboj. La suma kvanto da membroj estas iom sub 300. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando.


Membraj organizoj geografiaj:




  • Helsinki: Esperanto-klubo de Helsinki (fi Helsingin Esperantoseura ry)


  • Iisalmi: Esperanto-Klubo de Iisalmi (fi Iisalmen Esperanto-Klubi ry)


  • Jyväskylä: Esperanto-klubo de Jyväskylä (fi Jyväskylän Esperantokerho ry)


  • Oulu: Esperanto-societo de Oulu (fi Oulun esperantoseura)


  • Tampere: Esperanto-societo Antaŭen (fi Esperantoseura Antaŭen ry)


  • Turku: Esperanto-Societo en Turku (fi Turun Esperanto-yhdistys ry)


Aliaj:




  • Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (fi Suomen opettajien esperantoyhdistys ry, sv Lärarnas esperantoförening i Finland rf)


  • Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (fi Suomen Nuorten Esperantoliitto ry, sv Finlands Esperantoungdomsförbund rf)

  • Vidhandikapula esperanto-asocio Steleto



Historio |


La Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita la 28-an de aprilo 1907. Post la UK 1922 en Helsinko la movado iomete velkis, pro internaj (politikaj kaj personaj) kvereloj. Nur post la dua mondmilito la movado fariĝis daŭre stabila. La Universala Kongreso okazis en Finnlando du pliajn fojojn, en Helsinko 1969 kaj en Tampereo 1995.



Referencoj |





Eksteraj ligiloj |


  • Retpaĝaro de EAF




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko