Oratorio Sankta Jozefo






Oratorio Sankta Jozefo


La Oratorio Sankta Jozefo de la Monto Reĝa (france: Oratoire Saint-Joseph du Mont-Royal) estas katolika baziliko situiĝinta en la norda flanko de Mont Royal en Montrealo, Kebekio, Kanado.


En 1904, Sankta André Bessette de la Kongregacio de Sankta Kruco komencis la konstruadon de malgranda kapelo al la flanko de la monto kiu proksimas la Kolegion Notre Dame. En 1917 estis konstruita eklezio, nome la kripto, kun enhaveco de mil siditaj homoj. En 1924 komencis la konstruado de la baziliko, kiu finiĝis en 1967. Sia kupolo estas la 2-a plej granda de tiu tipo tutmonde, la plej granda estanta tiu de la Baziliko Sankta Petro en Vatikano, kaj estas la plej granda eklezio de Kanado.


La baziliko estas dediĉita al Sankta Jozefo, al kiu la Frato Sankta André akreditas ĉiujn siajn miraklojn. Pluraj el ili rilatas al io povo de sanigo kaj pluraj pilgrimantoj (paralizuloj, blinduloj, malsanuloj, ktp.) venis al sian bazilikon, inkluzive multaj protestantoj. En la baziliko estas kovrita muro, por ekspozicio, kun la imaĝoj de tiuj kiujn li malsanigis. La papo Sankta Johano Paŭlo la 2-a agnokis la aŭtentikecon de la mirakloj kaj beatigis la Fraton André en 1982.




La origina Kapelo Sankta Jozefo konstruita de Sankta André en 1904.


Reliko en la muzeo de la eklezio enhavas la koron de Sankta André, kiun li mem postulis kiel protekto por la baziliko, kiel ankaŭ tiel sia tombo.


Pli ol du milionoj da vizitantoj kaj pilgrimantoj vizitas la Oratorion ĉiujare. Ĝi situiĝas je 3800, Queen Mary Road, en la arondismento Côte-des-Neiges, kie oni trovas stacidomon de la blua lineo de la metroon.


La 19-an de oktobro 2004, la Oratorio memorfestis sian jarcentiĝon.



Fonto |


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oratorio de San José en la hispana Vikipedio.




  • Kategorio Oratorio Sankta Jozefo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


Koordinatoj: 45°29′30.70″N 73°37′0.43″O  /  45.4918611°N, 73.6167861°O / 45.4918611; 73.6167861 (Oratorio Sankta Jozefo)







Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko