Isaac Asimov

























































































Isaac Asimov

Rusdevena Usona verkisto foto de 1965
Rusdevena Usona verkisto
foto de 1965


Persona informo

Naskonomo

Исаак Озимов

Naskiĝo
la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.] (?)
en Petroviĉi, Smolenska, Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio

Morto
la 6-an de aprilo 1992
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Flago-de-Usono.svg Usono

Mortokialo

aidoso • rena malfunkcio • kora malsufiĉo [#]

Religio

ateismo [#]

Lingvoj

angla lingvo • jida lingvo [#]

Loĝloko

Broklino • Petrovichi [#]

Ŝtataneco
Russian Soviet Federative Socialist Republic • Usono • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko [#]

Alma mater

Universitato Kolumbio • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • Columbia University School of General Studies [#]


Subskribo Isaac Asimov
Familio

Edz(in)o
Janet Asimov [#]
Profesio

Pseŭdonimo
პოლ ფრენჩი [#]

Profesio
biokemiisto • romanisto • prozisto • aŭtobiografo • sciencfikcia verkisto • scienca verkisto • scenaristo • verkisto de nefikcio • universitata profesoro • ĵurnalisto [#]

Ĝenroj

sciencfikcio kaj sciencfakto

Verkoj

Serio Foundation
Robot short stories
Noktiĝo
The Intelligent Man's Guide to Science
Mi, Roboto
La Ducentajara Homo
La Dioj Mem [#]

Honorigoj

Premio Hugo • James T. Grady-James H. Stack Award for Interpreting Chemistry • Premio Hugo • Humanisto de la Jaro • Edward E. Smith Memorial Award • Nebula Award for Best Novel • Locus Award for Best Novel • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Klumpke-Roberts Award • Nebula Award for Best Novelette • Locus Award for Best Novelette • Hugo Award for Best Novelette • Locus Award for Best Science Fiction Novel • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Damon Knight Memorial Grand Master Award • Locus Award for Best Short Story • Hugo Award for Best Novelette • Hugo Award for Best Related Work • Retro Hugo Award • Cosmos 2000 Award • Science Fiction and Fantasy Hall of Fame • Fellow of the Committee for Skeptical Inquiry • Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [#]
TTT

Retejo

http://www.asimovonline.com/ [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Isaac ASIMOV [AJ-zak AZ-i-maf], originale Исаак Озимов tamen nun transskribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов, (naskiĝis ĉ. la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.], mortis la 6-an de aprilo 1992) estis rus-devena usona verkisto de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la Serio Foundation (angle: Foundation), historio pri la estonta galaksio, kaj la novelo Nightfall ("Noktiĝo").


Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino en Petroviči, vilaĝo apud Smolensk, en hebrea familio sed je la aĝo de tri jaroj elmigris kun sia familio en Usonon kie li plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko.
Liaj gepatroj kondukis vendejon de ĵurnaloj kaj dolĉaĵoj kaj ja tie ĉi la juna Isaac komencis pasiiĝi pri sciencofikcio legante fakrevuojn kiuj periode alvenis al la patro, Judah Asimov.
Isaac, kvankam li ne estis solfilo (li havis fraton, Stanley, kaj fratinon, Marcia) estis la favorata de la familio pro lia malsanemo, kiu tamen ne malebligis lin frekventi Kolumbian Universitaton, kie li magistriĝis en la jaro 1939 pri kemio kaj biologio.


Intertempe li estis komencinta verki iujn rakontojn. Nur 11-jaraĝe, li skribis sian unuan rakonton titolitan The Greenville Chums at College. Lia unua rakonto publikigita estis Little Brothers, en 1934, dum li frekventis altlernejon.


Dum universitato, inter liaj plej ŝatataj legaĵoj, krom historiaj kaj sciencfikciaj romanoj, estis Agatha Christie kaj P. G. Wodehouse. En 1937 li proponis Cosmic Corkscrew al John W. Campbell, direktoro de la revuo Astounding Stories, sed la manuskripto estis resendita al li.


Malgraŭ tio, Campbell mem kuraĝigis lin skribi aliajn verkojn, kaj tiel en la jaro 1939 aperis ĉe Astounding Stories la rakonto "Ŝiprompo en la maro antaŭ Vesta" (Marooned off Vesta). Intertempe Asimov teksis striktajn rilatojn ankaŭ kun Frederik Pohl, direktoro de aliaj du prestiĝaj sciencfikciaj revuoj, Astonishing Stories kaj Super Science Fiction. Estas ĉe ĉi tiuj periodaĵoj ke vidos la lumon multaj el liaj famaj rakontoj pri robotoj pozitronaj (la unua, ĉiam en 1939, estas Robbie), preludo al la fortunaj romanoj de la "Ciklo de Robotoj", kaj la rakontoj kiuj fariĝos la unua parto de lia plej fama verko, "Ciklo de la Fondaĵo".


Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj 1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleacido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.




El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science ("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov", 1984).


La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei la tri leĝojn de robotiko:



  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.

  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.

  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn.


La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj:


  • 1998-11584 p.K.: La disvolviĝo de robotoj kaj kosmovojaĝo. Robotoj

fariĝas anoj de homa socio. La galaksio estas koloniigita.




    • 1998-2052: I, Robot

    • 3421: The Caves of Steel

    • 3422: The Naked Sun

    • 3424: The Robots of Dawn

    • 3624: Robots and Empire

    • 4850: The Stars, Like Dust

    • 11129: The Currents of Space


  • 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia Imperio

    • 12411: Pebble in the Sky

    • 23604: Prelude to Foundation



  • 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondaĵo: dum la disfalo de la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova imperio sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio montriĝas alie…

    • 23731-812: Foundation

    • 23847-963: Foundation and Empire

    • 23968-029: Second Foundation

    • 24150: Foundation's Edge

    • 24150: Foundation and Earth





En Esperanto aperis |




  • Isaac Asimov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Isaac Asimov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Isaac Asimov en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)





  • Matureco (tr. A. Lobastov, Paco 1/1983, p. 11, bulgara eldono)

  • "La lasta demando." (The last question.) Tradukis Luigi Fraccaroli. Itala Esperantista Junularo, 1989. 11 paĝoj.

  • "La unua leĝo." (The first law.) Tradukis William Auld.

    • En: Sferoj 9, Santander 1994, paĝoj 125–128.

    • En: Pajleroj kaj stoploj, Rotterdam 1997.





Honorigoj |


  • Asteroido 5020 Asimov estas nomita laŭ li.














Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko