Dua Kabineto Orbán




Dua Kabineto Orbán estis la naŭa registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2010 kaj 2014. La kabineto deklaris sin Kabineto de la Nacia Kohero, krome ĝi estas vaste konata kiel kabineto kun 2/3 da plimulto.




Ĉefministro Viktor Orbán



Historio |


Post la kriza Kabineto Bajnai la balotantoj revokis Viktor Orbán. Laŭ la konstitucio kun 2/3 da plimulto la parlamento rajtis fari iu ajn, ja tio okazis, eĉ oni kreis novan konstitucion, kion ili nomis fundamenta leĝaro. La registaro faris gravajn ŝanĝojn en la sistemo de ministerioj, kaj ekskludis raportistojn el kabinetaj kunsidoj. Kiam la Konstitucia juĝejo malpermesis leĝojn, la kabineto tuj forprenis iom da rajtoj de la Konstitucia juĝejo. Sekvis plena regado en la amaskomunikiloj, poste la universitatoj perdis la memstarecon. Kontraŭ tiuj politikoj studentoj kaj lernantoj protestis en la ĉefurbo kaj en la pli grandaj urboj. Tio restis sen rezultoj, ĉar la opozicio estis tre malforta. Nemirinde post 4 jaroj denove Viktor Orbán kreis sian trian kabineton.



Listo de membroj |



  • Viktor Orbán – ĉefministro


  • Zsolt Semjén – vicĉefministro, ankaŭ senpostena ministro


  • Tibor Navracsics – vicĉefministro, ankaŭ ministro pri justico


  • Sándor Pintér – ministro pri enlandaj aferoj


  • János Martonyi - ministro pri eksteraj aferoj


  • György Matolcsy – ministro pri ekonomio komence, poste Mihály Varga


  • Miklós Réthelyi - ministro pri nacia resurso (komprenu: superministro pri sano, eduko, kulturo, sporto) komence, poste Zoltán Balog


  • Tamás Fellegi – ministro pri nacia evoluo komence, poste Tibor Navracsics provizore 10 tagojn, fine Lászlóné Németh


  • Sándor Fazekas – ministro pri provincoevoluo (komprenu ministro pri agrikulturo)


  • Csaba Hende - ministro pri defendo


  • Tamás Fellegi - ministro pri partneriĝado kun internaciaj financaj organizaĵoj komence, poste Mihály Varga



Fontoj |




  • [1] hungare


  • video hungare

  • hungare kun fotoj




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko