Josef Čapek























































Josef Čapek

Josef Capek 1937.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

23-an de februaro 1887 (1887-02-23)
en Hronov

Morto

1-an de aprilo 1945 (1945-04-01) (58-jara)
en Bergen-Belsen

Tombo
nekonata valoro

Ŝtataneco

Ĉeĥoslovakio, Aŭstrio-Hungario

Alma mater
Academy of Arts, Architecture and Design in Prague • Académie Colarossi

Profesio

tradukisto, pentristo, fotisto, dramisto, ĵurnalisto, verkisto, ilustristo

Lingvoj

ĉeĥa lingvo

Verkaro
Amludo fatala
Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj
La ĝardeno de Krakonoŝ
El la vivo de insektoj
Adamo la Demiurgo
La ombro de filiko
Familianoj

Edz(in)o
Jarmila Čapková

Patro
Antonín Čapek

Frat(in)oj

Karel Čapek, Helena Čapková







v  d  r


Information icon.svg





Memportreto de Josef Čapek




Omaĝa monumento de Josef Čapek


Josef ČAPEK (naskiĝis la 23-an de marto 1887 en Hronov – mortis en aprilo 1945 en la koncentrejo Bergen-Belsen), la pli aĝa frato de Karel Čapek, estas precipe klasikulo de la moderna ĉeĥa pentroarto kaj ilustrado, sed li apartenas ankaŭ al gravaj verkistoj.


Kun Karel li kunaŭtoris plurajn verkojn, aliajn li verkis memstare. Multe li verkis kaj ilustris por infanoj. Li ankaŭ elpensis la nomon roboto por artefarita homo, kiun uzis Karel Čapek en la dramo R.U.R. kaj tiel mondfamigis. Josef Čapek ilustris multajn librojn de ĉeĥaj aŭtoroj. En 1939 li estis arestita de gestapo, ses jarojn li travivis en kelkaj koncentrejoj kaj dum unu transporto li mortis pro tifo.



Listo de verkoj |


(La verkoj komunaj kun frato Karel estas signitaj per K post la dato)




  • Zářivé hlubiny a jiné prózy ("Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj, 1916, K)


  • Lelio ("Lelio", 1917)


  • Krakonošova zahrada ("La ĝardeno de Krakonoŝ", 1918, K)


  • Nejskromnější umění ("La plej modesta arto", 1920)


  • Ze života hmyzu ("El la vivo de insektoj", 1922, K)


  • Lásky hra osudná ("Amludo fatala", 1922, K)


  • Pro delfína ("Por delfeno, 1923)


  • Země mnoha jmen ("Multnoma lando", 1923)


  • Umělý člověk ("Artefarita homo", 1924)


  • Adam Stvořitel ("Adamo la Demiurgo", 1927, K)


  • Ledacos ("Diversaĵoj", 1928)


  • Povídání o pejskovi a kočičce ("Rakontado pri la hundeto kaj katineto", 1929)


  • Stín kapradiny ("La ombro de filiko", 1930)


  • O tlustém pradědečkovi a loupežnících ("Pri la dika praavo kaj ŝtelistoj", 1932)


  • Jak pejsek s kočičkou slavili 28. říjen ("Kiel la hundeto kaj la katineto festis la 28-an de oktobro", 1933)


  • Jak se dívat na moderní obrazy ("Kiel rigardi la modernajn pentraĵojn", 1935)


  • Kulhavý poutník ("Lamanta pilgrimanto", 1936).


  • Diletantská povídka ("Diletanta rakonto", 1937)


  • Umění přírodních národů ("Arto de naturaj etnoj", 1938)



Postmorte aperis |




  • Básně z koncentračního tábora ("Poemoj el koncentrejo!, 1946)


  • Co má člověk z umění ("Kiel la arto prosperas al la homo", 1946)


  • Psáno do mraků ("Skribite en nubaron", 1947)


  • Rozpomínky ("Ekrememoroj", 1947)


  • Za bratrem Karlem ("Rememore pri frato Karel", 1948)


  • Povídejme si, děti ("Ni babilu, infanoj", 1954)


  • O sobě ("Pri si mem", 1958)


  • Moderní výtvarný výraz ("Moderna plastik-arta esprimado", 1958)



En Esperanto |




  • La printempo (tr. Jaroslav Hladký, Ligilo 1935, p. 33–34)


  • Pri la dika praavo kaj ŝtelistoj (tr. Josef Vondroušek, en: Karel Čapek – Naŭ fabeloj kaj ankoraŭ unu pezaldone, manuskripto)















Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko