Unua Kabineto Orbán






Ĉefministro Viktor Orbán en 2016


Unua Kabineto Orbán estis la kvara tripartia registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 1998 kaj 2002.



Historio |


La pli frua ministro pri financo Lajos Bokros enkondukis "pakaĵon", kiu signife malpliigis la vivnivelon. Tion la voĉdonantoj ne pardonpetis, tial post la tutlanda baloto en 1998 nova kabineto kreiĝis. En ĝi havis gravan rolon la kamparanoj aŭ etbienuloj. En tiu periodo Hungario aliĝis al NATO, sed ne sukcesis aliĝi al Eŭropa Unio. La alia grava okazintaĵo estis la miljara ŝtatiĝo de Hungario ĝuste en 2000. La ceteraj okazintaĵoj temis pri politikaj disputoj, skandaloj pri etbienuloj.



Listo de membroj |



  • Viktor Orbán – ĉefministro


  • Sándor Pintér – ministro pri enlandaj aferoj


  • János Martonyi - ministro pri eksteraj aferoj


  • István Stumpf – ministro pri kancelaria oficejo


  • Zsigmond Járai - ministro pri financo (komence), poste Mihály Varga


  • Attila Chikán – ministro pri ekonomio komence, poste György Matolcsy


  • József Torgyán – ministro pri agrikulturo komence, poste Imre Boros, fine András Vonza


  • Ibolya Dávid - ministro pri justico


  • Árpád Gógl - ministro pri sano komence, poste István Mikola


  • Zoltán Pokorni – ministro pri eduko komence, poste József Pálinkás


  • József Hámori – ministro pri kultura heredaĵo komence, poste Zoltán Rockenbauer


  • Péter Harrach - ministro pri socialaĵoj kaj familio


  • János Szabó (defenda ministro) - ministro pri defendo


  • Pál Pepó - ministro pri medio komence, poste Ferenc Ligetvári, fine Béla Turi-Kovács


  • Kálmán Katona - ministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo komence, poste László Nógrádi, fine János Fónagy


  • Tamás Deutsch – ministro pri junularo kaj sporto


  • László Kövér – senpostena ministro pri sekretaj servoj komence, poste Ervin Demeter


  • Imre Boros – senpostena ministro pri internacia helposervo



Fontoj |




  • [1] hungare


  • [2] hungare


  • [3] hungare




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko