Stavropola regiono






Stavropola regiono sur mapo de Rusio



Flag of Stavropol Krai.svg


Stavropola regiono (ruse Ставропольский край) estis fondita en 1924 kaj nomiĝis tiam Sud-Orienta provinco. Ekde oktobro de 1924 ĝi nomiĝis Nord-Kaŭkazia regiono, ekde 1937 — Orĝonikidzea regiono kaj ekde januaro de 1943 — Stavropola regiono.



  • Areo: 66,5 mil km².

  • Ĉefurbo: Stavropol.

  • Loĝantaro: 2888,8 mil. (denseco ĉirkaŭ 41 pers./km²).


La regiono estas tre grava agrikultura parto de Rusio, kie klimato ebligas maturiĝon de pluraj kreskaĵoj, kiuj ne maturiĝas dum mallonga somero de pli nordaj regionoj (i. a. maizo kaj kolzo).


En la regiono situas gravaj ripozlokoj (grupo de urboj Pjatigorsk, Kislovodsk ka.).



Etnoj |


Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj — 81,6% (inkluzive de kazakoj, konsiderataj subetno de rusoj). Tradicie grandas ankaŭ la etnaj grupoj de armenoj (5,5%), ukrainoj (1,7%) kaj grekoj (1,2%). Dum lastaj jaroj signife kreskis kvanto de dagestananoj, aparte darginoj — ili atingas 1,5% de la tuta loĝantaro.


Nogajoj kaj turkmenoj en oriento kaj nord-oriento de la regiono estas heredantoj de la nomada loĝantaro de tiuj lokoj antaŭ la slava koloniigo. Same delongas la oseta, adiga (kabarda, ĉerkesa kaj abazina) grupoj en la ĉemontara sudo de la regiono.




































































































Etno Kvanto en 2002, miloj (*)

Rusoj
2 231,8 (81,6 %)

Armenoj
149,2 (5,5 %)

Ukrainoj
45,9 (1,7 %)

Darginoj
40,2 (1,5 %)

Grekoj
34,1 (1,2 %)

Nogajoj
20,7

Ciganoj
19,1

Karaĉajoj
15,1

Azerioj
15,1

Turkmenoj (ĉefe Truĥmenoj)
13,9

Ĉeĉenoj
13,2

Tataroj
13,0

Belorusoj
11,3

Kartveloj
8,8

Germanoj
8,0

Osetoj
7,8

Turkoj
7,5

Avaroj
7,2

Koreoj
7,1

Kabardoj
6,6

Lezgoj
6,6

Kumukoj
5,7

Tabasaranoj
5,5

Estas listigitaj nur etnoj reprezentitaj de pli ol 5000 personoj.


Ekonomio |


Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo estas la gasminejo kiu situas en Stavropola regiono, 36 km nord-okcidente de la urbo Stavropolo kaj estas parto de la Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco.




  • Stavropola regiono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Stavropola regiono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



















Portala ikono Portalo pri Kaŭkazio








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo