Tombo






Tombo de Pomare la 2-a en Tahitio.




Tombo de Jorge Luis Borges en la Tombejo de la Reĝoj en Ĝenevo.


Tombo estas fosaĵo aŭ kavaĵo, eta konstruaĵo, kamero aŭ ĉelo, kies celo estas teni la korpon aŭ kadavron de mortinto, ofte post funebra ceremonio. Nuntempe ekzistas tomboj ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj.


Laŭ Francisko Azorín tombo estas Kavaĵo por mortintojn [tiele].[1] Li indikas etimologion el la greka tumbos (tombo), kaj de tie la latina tumba. Kaj li aldonas la terminon tombejo.[2]




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Famaj tomboj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Proverbo


  • 5 Referencoj





Priskribo |


Ofte tombon markas tomboŝtono. Ĝi povas havi tegmenton, murojn kaj eĉ pordon (se uzata por pli ol unu korpo).


Escepte de ĝia enirejo, tombo povas kuŝi plene aŭ parte sub la tero, en tombejo, kirko (kristana preĝejo) aŭ ĉi ties kripto.


En tomboj arĥeologoj povas trovi objektojn kun interesaj informoj pri la vivo kaj kulturo de homoj de iama tempo.


En pluraj religioj, oni kredas ke la korpo devas konserviĝi kompleta por renaskiĝo aŭ reviviĝo de la animo.



Famaj tomboj |




La tombo de Ludoviko Zamenhof dum omaĝo al 100a datreveno de lia morto



  • Aleksandra Sarkofago

  • Kasta Tombo

  • Maŭzoleo de Halikarnaso

  • Taĝ-Mahalo

  • Tombo de Tutanĥamono



Vidu ankaŭ |




  • Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Tombo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Tombo en ReVo




  • Ĉerko

  • Entombigo

  • Funebro

  • Kairno

  • Katakombo

  • Katalepsio

  • Maŭzoleo


  • Mumio kaj mumiigo

  • Nekropolo

  • Panteono

  • Piramido

  • Sarkofago

  • Sepulto

  • Tombejo

  • Tombokampo

  • Tumulo



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri tombo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:









  • Citaĵo

     Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. 







  • Citaĵo

     Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. 







  • Citaĵo

     Stari per unu piedo en la tombo. 





Referencoj |




  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.


  2. Azorín, samloke.


  3. Lernu




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár