Gufujo
Gufujo nomiĝas la nokta te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita de Nathalie S. kaj Rolfo E. kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo[1]), ĝi unuafoje okazis fine de 1995 dum Internacia Seminario en Veclaro, Germanio[2].
Gravaj aĵoj por la agrabla gufuja etoso estas kandeloj kaj literatura laŭtlegado aŭ koncerto de trankvila muziko. La oferto de multaj teoj kaj tizanoj kune kun taŭgaj aldonaĵoj (ekz. dolĉigiloj, kuketoj) estas ĉefaĵoj por gufujo.[3]
La nomo venas de la strigo-birdo "gufo", kiu aktivas nokte. Pro belsona kialo elektiĝis la sufikso -uj-, kiu cetere havas pli vastan signifon (ekz. lando aŭ nesto) ol -ej-. Laŭ alia klarigo la sufikso -uj- signifas "nesto".
Referencoj |
↑ Mueller, Johannes. Kion fari en gufujo (c2013). Arkivita el la originalo je 2014-10-15. Alirita 2014-10-09.
↑ kiel ekestis gufujo. la historio.. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2014-10-09.
↑ Mueller, Johannes. Kiel organizi bonan funkciantan gufujon (c2013). Arkivita el la originalo je 2014-10-15. Alirita 2014-10-09.
Vidu ankaŭ |
Esperanto-kulturo
Eksteraj ligiloj |
Gufujo-ĉefnesto ("oficiala retejo" de la inventintoj)
Filmo pri Gufujo de Eric Languillat ĉe YouTube