Pavilono
Pavilono en la arkitekturo estas libere staranta, ne tre granda konstruaĵo, kiu plej ofte servas por amuzaj celoj. La vorto devenas de la franca vorto papillon, tio estas papilio. Kutime pavilonon ne limas fortikaj muroj; ĝia fasado malfermiĝas al unu aŭ pluraj flankoj. La baza areo de pavilono plej ofte estas cirkla aŭ multangula.
Laŭ Francisko Azorín pavilono estas Konstruaĵo kunligita aŭ sindependa de alia centra, ĉefa, pli granda. Granda, luksa tendo.[1] Li indikas etimologion el la latina papilio, papilionis (pavilono, tendo). Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]
Vidu ankaŭ |
- Belvedero
- Kiosko
- Pavilono
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 160.
↑ Azorín, samloke.