Preĝejo Sankta Paŭlo (Erfurto)
La Preĝejo Sankta Paŭlo estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto. Hodiaŭ de tio nur restis turo.
La preĝejo estis unuafoje menciita en 1216 kiel paroĥa preĝejo. En 1465 oni konstruis la turon, tri jarojn poste rekonstruitis la preĝejo. La navo troviĝis norde de la turo kaj estis renovigita en 1648. Post fajro en 1736 oni malkonstruis la navojn sed lasis la turon, kiun oni restaŭradis, plialtigis je unu etaĝo kaj ekuzis kiel kampanilon por la Dominikana preĝejo. La lastaj restoj de la navo forigitis en 1759.
Ĝis 2015 ĉi tie troviĝis la Kafejo Paul, kies posedanto prizorgis ankaŭ la turon. La teamo de la kafejo dum la 91-a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurto responsis pri la manĝaĵoj de la kongresanoj. Hodiaŭ la kafejo de tempo al tempo uzatas far la anoj de la Konsilantargimnazio evangelia
Literaturo |
- Gerhard Schade: Vom Waidspeicher zum Erfurter Puppentheater, en: Farbe und Raum, Periodikum des Instituts für Städtebau und Architektur der DDR, nr. 4, Berlin 1998.
- Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
- Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
- Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
- Kristina Kogel: Erfurt an einem Tag. Ein Stadtrundgang, eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2011, ISBN 3942473070
- Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
- Ulrich Seidel: Erfurt: Neue Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2009, ISBN 3866804571
- Wolfgang Knape: Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt, 5-a eldono, eldonejo Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2007, ISBN 3936185344
- Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506
Eksteraj ligiloj |
- Pri la eksa kirko ĉe erfurt-web.
- Hejmpaĝo de la kafejo (ne plu funkcias)