Platano
Platano estas kaŝnomo de Cyrille Poullet, franca esperantisto, ano de Pafklik. |
Folioj kaj fruktoj de platano en Londono | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Genro | ||||||||
Platanus L., 1753 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
La platanoj (Platanus, de la greke πλάτανος [plátanos] = la platano) estas la sola genro el la plantfamilio de la Platanacoj (Platanaceae). Ĝi ĉefe venas de la modera klimato de la norda hemisfero (holarktiso). La specio Platanus wyomingensis estas fosilia el la eoceno.
En Mezeŭropo la acerfolia platano (Platanus × acerifolia) kreskas ofte kiel parka kaj alea arbo. Ĝi estiĝis ĉirkaŭ 1650 el kruciĝo de la amerika platano (Platanus occidentalis) kaj orienta platano (Platanus orientalis).
Enhavo
1 Priskribo
2 Sistematiko
3 Specialaĵoj
4 Fontoj
Priskribo |
Platanoj estas aŭ falfolia aŭ duonĉiamverdaj arboj, kiu atingas alton de 25 ĝis 50 m. La arboŝelo forfalas jare en maldikaj platoj kaj restas tipa mozaiko al blankaj kaj verdaj areoj. Junaj folioj, la arboŝelo de junaj branĉetoj kaj la floraroj esatas kovrataj de lanaj stelharoj. Dum la tuta vegeta periodo la planto povas kaŭzi iridon de la bronkoj pro elaso de la harpolvo, la tiel nomata „platana tusado“. La alternestarantaj folioj havas folitigojn. La foliplato estas manforme loba (malofte neloba aŭ tri ĝis seploba). La folio estas intermiksebla al certaj acero-specioj. Ekzistas stipuloj.
Platanoj estas monoikaj. la plej ofte tigaj kaj globformaj floraroj staras en akseloj po unu ĝis kvin ĉe mallongaj branĉoj, po nu kun floroj de unu sekso. La masklaj floroj formortas rapide. La masklaj floroj enhavas po tri aŭ pli ol ses (ĝis ok) sepaloj, petaloj kaj stamenoj. La inaj floroj havas tri ĝis kvar sepaloj kaj neniu petaloj, kaj tri ĝis naŭ liberaj karpeloj. La polenigado okazas per vento. La nuksoj staras kune en fruktaroj.
Sistematiko |
La genro Platanus estis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2 paĝo 999 starigita. Kiel tipa specio estis fiksita en la jaro 1908 Platanus orientalis L. fare de Gleason en N. Amer. Fl., 22, paĝo 227 .
Ekzistas ok ĝis dek specioj de Platanus:
Platanus kerrii GAGNEPAIN:Ĝi estas la sola tropika kaj ĉiamverda specio. Ĝia hejmregiono estas Laoso kaj Vjetnamujo.
Platanus lindeniana M. MARTENS & GALEOTTI: La hejmregiono estas Meksikio.
meksikia platano Platanus mexicana MORIC.: La hejmregiono estas Meksikio.
Platanus oaxacana Ŝablono:Person: La hejmregiono estas Meksikio.
amerika platano aŭ okcidenta platano (Platanus occidentalis L.): Ĝi venis de Kanado, Usono kaj Meksikio.
orienta platano Platanus orientalis L.): Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Azio kaj sudorienta Eŭropo. Ĝi estas uzata en ka moderaj klimatoj kiel ornamarbo.
kalifornia platano (Platanus racemosa NUTT.): hejmiĝas en Kalifornio kaj malsupra Kalifornio.
Platanus rzedowskii NIXON & POOLE: La hejmregiono estas Meksikio.
arizona-platano (Platanus wrightii S.WATSON): Ĝi hejmiĝas en la usonaj ŝtatoj Arizono kaj Nova Meksiko kaj la meksikiaj ŝtatoj Chihuahua, Sinaloa kaj Sonora.
acerfolia platano, ordinara platano (Platanus × hispanica MILL. EX MÜNCHH.) estas hibrido el Platanus occidentalis kaj Platanus orientalis.
Fosiliaj specioj estas:
- Platanus aceroides
- Platanus dissecta
- Platanus wyomingensis
Specialaĵoj |
La unuaj akzempleroj de platanoj estis plantitaj en la jaro 1743. La platano ĉe la rondbedo en Dessau estis plantita 1781 de princo Leopold 3a Friedrich Franz von Anhalt-Dessau plantita. Ĝi estas unu el laĝaj specioj en Germanujo.
La Mozart-platano en Vieno estas orienta platano, kiu verŝajne estis plantita en la jaro 1780. Ĝi havas perimetron de 6 Mmetrojn. Ĝi estas naturmonumento.
En Parizo 40 % de la arboj estas platanoj.
La platano de Hipokrato staras en Kos.
Fontoj |
- Robert B. Kaul: Platanaceae - textgleich online wie gedrucktes Werk, Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 3 - Magnoliidae and Hamamelidae, Oxford University Press, New York und Oxford, 1997. ISBN 0-19-511246-6
- Zhi-Yun Zhang & Nicholas J. Turland: Platanaceae, S. 44 - textgleich online wie gedrucktes Werk, Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 - Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8