Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
La Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (ruse: Украинская Советская Социалистическая Республика, ukraine: Українська Радянська Соціалістична Республіка) – en la jaroj 1919–1922 marioneta ŝtato dependa de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, en la jaroj 1922–1991 unu el Respublikoj de Sovetunio.
USSR estis membro fondinto de Unuiĝintaj Nacioj kaj membro de la plimulto de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj. Krom la RSFSR kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko estis unu el tri respublikoj de Sovetunio estantaj subjekto de internacia juro.
Historio |
USSR estiĝis rezulte de Oktobra Revolucio en 1917. Bolŝevikoj provis transpreni regopovon en Kievo samtempe kun la puĉo en Petrogrado, kio ne eblis pro taĉmentoj fidelaj al Ukraina Centra Konsilio, kiu la 20-an de novembro 1917 proklamis sendependecon de Ukraina Popola Respubliko. Sekve de tio la 24–25 de decembro 1917 en Ĥarkivo bolŝevikoj kreis marionetan ŝtaton Ukraina Popola Soveta Respubliko (la nomo simila al Ukraina Popola Respubliko).
USSR ĉesis oficiale ekzisti la 16-an de decembro 1991, kiam estis agnoskita sendependa Ukrainio.
Vidu ankaŭ |
- Himno de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- Pafita renesanco
- Holodomoro
- Pola operaco de NKVD
- Granda teroro
- Pola-bolŝevika milito