István Laczó



































István Laczó

Personaj informoj

Naskiĝo

16-an de septembro 1904 (1904-09-16)
en Szombathely

Morto

27-an de septembro 1965 (1965-09-27) (61-jara)

Ŝtataneco

Hungario

Profesio

arkitekto
Familianoj

Edz(in)o

Lenke Zsögön



Infano

Ildikó Laczó







v  d  r


Information icon.svg



István Laczó [iŝtvAn lacO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Laczó István estis hungara operkantisto (tenoro), arkitekto. Lia edzino estis Lenke Zsögön, same operkantisto.


István Laczó [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1904 en Szombathely, li mortis la 27-an de septembro 1965 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj roloj


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


István Laczó akiris arkitektan diplomon, poste li laboris ankaŭ en Italio. Li studis en Akademio Santa Cecilia en Romo pro instigo de Pietro Mascagni, krome li lernis private ĉe Benjamino Gigli. Hejmenveninta li plulernis en la Muzikakademio, kie li lernis ĉefe de Ferenc Székelyhidy. Jam dum lernado en 1934 li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1935 kaj 1963 li apartenis al la menciita Operejo. En 1949 lia partnero estis Maria Callas, krome li kantadis en pluraj landoj. En 1963 pro malsano li retiriĝis. Li ricevis premion en 1963, postmorte en 2015 li estis nomumita eterna membro de la Operejo.



Elektitaj roloj |




  • Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk; opera versio) - titolrolo


  • Georges Bizet: Carmen — Don José


  • Ruggero Leoncavallo: Pagliacci — Canio


  • Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana — Turiddu


  • Giacomo Puccini:


    • Tosca — Mario Cavaradossi


    • Madama Butterfly — B. F. Pinkerton


    • Turandot — Kalaf




  • Giuseppe Verdi:


    • Rigoletto - princo de Mantua


    • Aida — Radames


    • Il Trovatore — Manrico


    • Otello — titolrolo





Memorigiloj |


  • memortabulo en Újbuda [2]


Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo L, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio kun foto

  • hungarlingva biografio kun foto




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár